germana esperantisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Richard Schulz [Riĥart Ŝulc], en Esperanto Rikardo Ŝulco (naskiĝis la 12-an de julio 1906 en Hamburgo, mortis la 26-an de oktobro 1997 en Minden [1]) estis gimnazia instruisto pri la franca, germana esperantisto kaj la ĉefa aganto de la "Analiza Skolo".
Rikardo Ŝulco | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de julio 1906 en Hamburgo |
Morto | 26-an de oktobro 1997 (91-jaraĝa) en Minden |
Lingvoj | Esperanto • germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto karikaturisto libretisto verkisto romanisto tradukisto |
Esperanton li konis jam de sia juneco, sed aktiviĝis nur post la emeritiĝo. Ŝulco grave kontribuis al la disvastigo de Esperanto en la germanlingvaj landoj, precipe per sia germanlingva libro Mein geliebtes Esperanto (Mia amata Esperanto).
De 1979 ĝis 1987 li eldonis la Vestfaliajn Flugfoliojn (en la lastaj jaroj nomataj Vestfalujaj Flugfolioj), poste li publikigis interalie en la Specialaj Cirkuleroj de la Esperanto-Centro Paderborno de Hermann Behrmann.
Aŭtoro kaj tradukinto de beletraj kaj sciencaj verkoj, Schulz interesiĝis ankaŭ pri gramatiko kaj leksikologio. Li bazis siajn ideojn sur la lernolibro de Luis Mimo Espinalt kaj publikigis ilin sub la nomo Analiza Skolo. Al lia idearo apartenis interalie la radikala esperantigo de ĉiuj nomoj, sin mem li nomis esperantlingve Ŝulco Rikardo. Dum adeptoj de la Analiza Skolo panegire laŭdis liajn tradukojn de liriko, kelkaj fakuloj pri esperanta poezio forte kritikis ilin.
Schulz estis profesoro de AIS kaj kontribuis al pluraj ĝiaj studadsesioj.
En 1993 Richard Schulz estis honorigita per FAME-premio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.