Remove ads
setlejo en Sauda Arabio From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĥubar, (ankaŭ literumita de Al-Ĥobar) arabe الخبر estas apudmara metropolo en Sauda Arabio, en Regiono Ŝarkija. Ĥubar, Dammam kaj Dahran formas triopon.
Ĥubar | |||
---|---|---|---|
urbego vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | (31952) | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 219 679 (2010) [+] | ||
Loĝdenso | 385 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 26° 18′ N, 50° 13′ O (mapo)26.350.216666666667 [+] | ||
Alto | 6 m [+] | ||
Areo | 571 km² (57 100 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Khobar [+] | |||
Ĥubar situas en orienta parto de la lando laŭ Persa Golfo. Rijado troviĝas 392 km .
Ĥubar estis malgranda fiŝkaptista haveno. Kun la malkovro de oleo en la 1930-aj jaroj ĝi transformiĝis al komerca centro kaj industria haveno. En 1996 en loĝkvartalo de usona aera forto okazis bombatako mortigante 19 usonajn soldatojn kaj solan arabon.
Loĝantoj de Ĥubar plejparte laboras en Saud-Aramco, la plej granda nafto-kompanio de la mondo. La metropolo gastigas multajn regionajn kaj internaciajn kompaniojn. Tradicie Ĥubar estis urbo de butikistoj kaj komercistoj. En la apudaĵo oni kultivas datojn, akvomelonojn kaj aliajn legomojn.
El Ĥubar kuras vojoj al la menciitaj Dammam kaj Dahran, krome estas vojo (kajo) al Barejno. La urba triopo havas komunan flughavenon, kiu estas la plej granda en la mondo.
Ĥubar havas dezertan klimaton. La averaĝa temperaturo estas dumtage 33, nokte 22 °C.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.