From Wikipedia, the free encyclopedia
Je klasika metriko, la ĥorjambo[1] (antikve-greke χορίαμβος, ĥoríambos, latine choriambus) estas piedo konsistanta el du mallongaj silaboj inter du longaj silaboj — alivorte, trokeo sekvita de jambo.
Je la metriko de la klasikaj Eŭropaj lingvoj (latino, antikva greka lingvo), la metro estas kalkulata laŭ la silaba longo: ĉu la silabo estas longa (—) aŭ mallonga (◡). La ĥorjambo estas, laŭ la tradicia analizo, piedo konsistanta el longa silabo, sekvita de du mallongaj silaboj, finiĝinta per longa silabo:
En la analizo de aliaj lingvoj kiel Esperanto, kiuj uzas la akcentecon de silaboj anstataŭ longoj (tiel — signifas akcentan silabon kaj ◡ signifas senakcentan silabon), la ĥorjambo estas sinsekvo de akcenta silabo, du senakcentaj silaboj, kaj lasta akcenta silabo.
En la klasika poezio, la ĥorjambo havas ses moraojn.
El la traduko de Hamleto de Ŝekspiro far L. L. Zamenhof,
la verso estas kvinjambo (same kiel la Ŝekspira originalo), sed en la verso “signo de kor’ …” unu el la jamboj estas antastaŭigita per trokeo, kreante ĥorjambon.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.