From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĝermado estas botanika esprimo por kaj la unua ŝtupo de la ontogenezo ĉe semoj kaj la burĝonado de rezervorgano kiel rizomoj, tuberoj[1], bulboj, bulbiloj[1] kaj ĉe polenero kaj sporoj[1]. La speciala karakterizaĵo estas la fino de la dormado de la plantorgano.
En pli strikta senco ĝermado estas la komenco de la evoluo de la semo de semplantoj (spermatophyta). Ĝi entenas la procezon de la kresko de la ensema embrio kaj de la eligo de la ĝermradiko tra la tegumento ĝis la plena evoluo de la ĝermplanto.[1]
Depende de la specio oni distingas inter epigea aŭ hipogea“ ĝermtipo.
Ĉe la aupergrunda aŭ epigea (epi, greke: sur/super; gae, greke: grundo/tero) ĝermado la hipokotilo rekiĝas. Formiĝas tipa hipokotilan hokon, kiu trarompas la grundsurfacon kaj per tio tiras alten la ĝermfoliojn (kotiledonoj). La ĝermfolioj estas fotosinteze aktivaj ĝis la finevoluo de la primaraj folioj (= unuaj veraj folioj) poste ili formortas. Ekzemplo por la epigea ĝermado estas rafano, betulo, ricino, terpomo kaj sunfloro.
Ĉe subgrunda aŭ hipogea (hypo, greka: sub; gae, greke: grundo,tero) ĝermado la epikotilo etendiĝas tiel ke la kotiledonoj restas en la grundo. La unuaj fotosinteze aktivaj folioj estas la primaraj folioj. Ekzemploj estas pizo, skarlata fazeolo, kverko kaj daktilo.
Por la ĝermado necesas akvo, varmo kaj oksigeno, kelkfoje ankaŭ lumo aŭ malheleco. diversaj semspecoj bezonas diversajn ĝermkondiĉoj, antaŭ ĉio la ĝusta temperaturo por superi la ĝermdormanco. Kelkaj semoj nur povas ĝermi post frostperiodo aŭ post arbara brulo. La semoj ofte estas tre sekaj kaj ili devas absorbi grandan kvanton da akvo eki la metabolon en la semojn. Por la unuaj kreskaktivecoj la nova planto forkonsumas la nutraĵojn en la semo, ekzemple oleo aŭ proteinoj. Hidrolazoj malkombiniĝas la nutraĵojn kaj ebligas al la embrio per la kresko de la tigo kaj la folioj moviĝi direkte al la lumo. Post la forkonsumado de tiuj rezervsubstancoj la nova plantido mem gajnas energion per fotosintezo.
La kondiĝoj dum stokado de semoj estu malvarmeta temperaturo kaj malalta aerhumideco.[2] Post la disemado la semero havas kontakton de ĉiu flanko al malseka grundo, tiu kaŭzas, ke la seka semero ensobas akvon kaj la embrio ekevoluiĝas. Normalkaze la semoj de la kultur- kaj ĝardenplantoj estas dissemataj komence de la varma duonjaro, do en printempo.[3].
Aliaj semoj devas havi por ekĝermo, certajn kondiĉojn. Ekzistas 'malvarmĝermantoj', ‚varmĝermantoj’, 'lumĝermantoj', 'fajroĝermantoj' aŭ semoj, kiuj devas antaŭŝveli aŭ devas 'stratifiki'.
La indikoj pri tiaj indikoj, semadprofunfo, temperaturo kaj tempo por la plej bona dissemado troviĝas en la kulturprisriboj de la semoj.[4]
Speciale malmolaj kernoj nur malfacile absorbas akvon. Tial oni metu ilin dum kelkaj horoj en akvo antaŭ la dissemdo. Tio plirapidigas la ĝermdaŭro.[5] Elzemplo: lupenoj[5], vicioj[5]
Kelkfoje oni nomas la unuan fazon de la ĝermproceso 'antaŭŝvelado' , se temas pri malvarmĝermantaj semeroj.[6]
La lumĝermantoj necesas havi helecon por ĝermi.[7] Tiuj semeroj oni ne kovru ĉe la dissemado per grundo.[3] Oni nur malfort puŝu ilin en la grundon.[5] [7] Ili devas havi kontakton kun la humida grundo.[7] La semoj bezonas helecon, sed ne rektan sunlumon.[7] Ekzemplo: timiano, bazilio[7], laktuko[7], celerio[7], papavo[3], lavendo[7], miozoto[3], akvilegio[3]
La semeroj da mallumĝermanto komencas ĝermi, se estas malluma.[7] Tial la semoj komplete estas kovrataj per grundo.[7] La semeroj estas metataj en truoj, sulketoj aŭ dise. Poste la semeroj estas kovrata per tavolo de grundo. La tavoldikeco dependas de la semgrandeco. Poste la grundo estas malforte kunpremita.[3] En tro densa grundo la semeroj ne povas spiri.
La malvarmĝermantoj, antaŭ ankaŭ nomataj frostĝermantoj, estas planto, kies semeroj devas travivi malvarman aŭ frostan periodon, antaŭ ili ekĝermas. Ofte estas staŭdoj el malvarmaj regionoj, kiu havas dikan kaj malmolan semŝelon.
Post la ŝeliĝo la malaltaj temperaturo de −5 ĝis +5 grado Celsiuso post 4 ĝis 8 semajnoj kaŭzas, ke la kvociento inter ĝermmalfavorantaj kaj ĝermfavorantaj substancoj ŝanĝiĝas favore al la germfavorantaj substancoj kaj la embrio ekĝermas. Frostĝermantoj tial estas dissemataj en septembro ĝis novembro.
Tro malfue dissemitaj malvarmĝermantoj, kies malvarma periodo ne sufiĉe longe daŭris, nur ekĝermas post la sekvanta vintro.[5]
Se oni submetas la semerojn artefaritan malvarmon, ekzemple en fridujo, tiam tio proceso estas nomata [[stratifikado (botaniko)|stratifikado Tiaj malvarmĝermantoj bezonas jenajn evolufazojn por ĝermi:
Varmĝermantoj aŭ povas esti frostrezista aŭ ne. Por aktivigi la ĝermadon il bezonas temperaturojn de +5 °C kaj pli dum unu ĝis pluraj semajnoj. Frostrezistaj specioj jam povas esti dissemataj en februaro en degelitan grundon, ekzemple faboj.[13] Ne frostrezistaj specioj oni nur jam dissemas en majo, ekzemple maizo.
Fajroĝermantoj aŭ pirofitoj kiel ekzemple la aŭstralia kalistemono aŭ la beleta akacio estas plantoj, kies semoj nur ekĝermas post brulo (arbarbrulo, savana brulo) [14][15]
En pli skrikta senco fajroĝermantoj estas plantoj, kies semoj bezonas „varmegon“ por rompi la „semdomadon“, ekzemple de plantoj el la familioj Fabacoj (Fabaceae) kaj Cistacoj (Cistaceae).[16] La semoj jam povas aĝi jardekojn aŭ pli ol cent jaroj, ekzemple bohema geranio Geranium bohemicum L. kaj Geranium bohemicum subsp. depraehensum E.G.ALMQ. 1916.[17]
Dum la ĝermado okazas jenaj biokemiaj procesoj:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.