Ĝeraldo de Kremono

From Wikipedia, the free encyclopedia

Ĝeraldo de Kremono

Gerardus Cremonensis estis la plej produktiva el la toledaj tradukistoj en la tempo, tio estas de la Tradukskolo de Toledo, kun pli da 87 libroj tradukitaj el araba scienco.[1] Li venis al Toledo en 1167 serĉe de la Almagesto de Ptolemeo, kaj ĉar li ne sciis la araban kiam li alvenis, li devis fidi je judoj kaj mozaraboj por kaj traduko kaj instruado. Liaj tradukitaj libroj inkludas la jenajn:

  • Almagesto de la menciita Ptolemeo,
  • multaj verkoj de Aristotelo, inkluzive de Duaj Analizoj, Fiziko, Pri la ĉielo kaj la mondo, Pri generacio kaj korupto, kaj Meteologio,
  • de Ĥŭarizmi Pri Algebro kaj Almukabala,
  • de Arkimedo Pri la mezurado de la cirklo,
  • de Eŭklido la Elementoj de Geometrio,
  • de Jabir ibn Aflah la Elementa astronomica,
  • de Al-Kindi Pri Optiko,
  • de al-Farghani Pri Elementoj de Astronomio kaj la Ĉielaj Moviĝoj,
  • de al-Farabi Pri la Klasifiko de la Sciencoj,
  • de al-Razi kemiaj kaj kuracistaj verkoj kaj
  • de Thabit ibn Qurra kaj Hunayn ibn Ishaq.[2]
Rapidaj faktoj Persona informo, Profesio ...
Ĝeraldo de Kremono
(1114-1187)
Thumb
Traktaĵo pri medicino de Al-Razi tradukita de "Ĝeraldo de Kremono" kal eldonita en la dua duono de la 13-a jarcento.
Persona informo
Gerardus Cremonensis
Naskiĝo 1114
en Kremono, Italio
Morto 1187
en Toledo, Hispanio
Lingvoj hispana latina itala vd
Ŝtataneco Italio vd
Profesio
Okupo lingvisto
verkisto
tradukisto
astronomo
astrologo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Fermi

Li redaktis por latinaj legantoj la Toledajn Tabelojn, la plej precizan kompilon de astronomiaj kaj astrologiaj datumoj iam vidite en Eŭropo en la tempo, kio estis parte bazita sur la laboro de al-Zarqali kaj verkoj de Jabir ibn Aflah, la fratoj Banu Musa, de Abu Kamil, Abu al-Qasim, kaj Ibn al-Hajtam (inkluzive de la Libro de Optiko).

Aliaj kuracistaj verkoj kiujn li tradukis inkludu la jenajn:

  • de Ali ibn Ridŭan Expositio ad Tegni Galeni;
  • de Juhanna ibn Sarabijun la Practica, Brevarium-medicine;
  • de Al-Kindi De Gradibus;
  • de Mohamedo ibn Zakarija al-Razi Liber ad Almansorem, Liber divisionum, Introductio in medicinam, De egritudinibus iunkturarum, Antidotarium kaj Practica puerorum;
  • de Isaac Israeli ben Solomon De elementis kaj De definitionibus;
  • de Abu al-Kasim al-Zahraŭi Al-Tasrif kiel Chirurgia;
  • de Aviceno Liber Canonis pri medicino; kaj
  • de Ibn Ŭafid la Liber de medicamentis simplicus de ( Abenguefit).[3]

Referencoj

Bibliografio

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.