From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĝardena nano (aŭ ĝardena gnomo) estas statuo, prezentanta folkloran nanon, gnomon, koboldon ktp, kiun oni uzas por ornami sian ĝardenon.
Ĝardenaj nanoj estas kreitaj ĝenerale el ĉipa materialo kiel gipso, terakoto aŭ plasto; figuras maljunajn viretojn kun rozkolora haŭto, ruĝa ĉapo, blanka barbo kaj akre koloraj vestoj. Ili tenas diversajn ĝardenajn ilojn: ĉarumon (uzatan kiel florpoto), akvumilon, segilon, hakilon; aŭ muzikilojn: akordionon, violonon, sakŝalmon.
Iliaj tradiciaj kunuloj estas statuoj de cervinoj, fungoj, putoj el pneŭoj kaj malgrandaj ventmuelejoj.
Iuj modernaj ĝardenaj nanoj estas inspirataj de la bildoj de la sep nanoj de Neĝulino el la desegnofilmo fare de Walt Disney.
Iuj asertas, ke la unuaj ĝardenaj nanoj estis figuroj de la egipta dio Beso.
Pli malfrue, en la Ĝardeno de Boboli en Florenco oni povas vidi la statuon de la nano Pietro Barbino, fare de Valerio Cigoli.
La unuaj popularaj ĝardenaj nanoj estis fabrikataj en la urbo Gräfenroda (Turingio, Germanio) je la 17a jarcento. Ili disvastiĝis en Svision, Aŭstrion kaj aliajn landojn. Germanio gastigas 27 milionojn da nanoj de ĝardeno. La Muzeo pri ĝardenaj nanoj (germane: Gartenzwergmuseum) troviĝas en Gräfenroda, en la vilaĝocentro (Ohrdrufer Straße nr 1).
En 1847 la brito Sir Charles Isham venigis 21 ĝardenajn nanojn el Germanio por ornami sian domon en Northamptonshire.
En la 1990-aj jaroj la ĝardenaj nanoj reviviĝis kun la reveno de la kiĉa modo. Estis kreitaj nanoj en ridindaj (eĉ pornografiaj) pozicioj, vestitaj kiel huliganoj aŭ batalistoj, ĵetontaj bombojn, murdontaj aŭ murditaj.
Aperis ĝardenaj naninoj, ofte seksallogaj (almenaŭ, vidpunkte de nanoj).
En Esperantio, en 2009, inaŭguriĝis en Sillingy (Francio) humura ĝarden-nana ZEO far la lokala grupo.(Bildo ĉi-kune. Kopioj el ceramiko estas anoncitaj, kiun oni baldaŭ povos aĉeti en la diversaj libroservoj).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.