From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĝa'far ibn Jahja, Ĝa'far ibn Jahja Barmaki, Ĝafar al-Barmaki (perse جعفر بن یحیی برمکی, arabe جعفر بن يحيى, Ĝa`far bin Jaḥjā) (767–803) nomita ankaŭ Aba-Fadl, estis persa veziro de la Abasida kalifo Harun ar-Raŝid, sukcedante sian patron (Jahja ibn Ĥalid) en tiu posteno. Li estis membro de la influa familio de Barmakidoj, iam budhismaj estroj de monaĥejo Nava Vihara. Kun la cetero de la Barmakidoj, li estis ekzekutita en 803 pro ordonoj de Harun ar-Raŝid.
Ĝafar al-Barmaki | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
جعفر | |||||
Naskiĝo | 767 en Bagdado | ||||
Morto | 803 en Bagdado | ||||
Mortis per | Senkapigo vd | ||||
Ŝtataneco | Abasida Kaliflando vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Barmakidoj vd | ||||
Patro | Jahja ibn Ĥalid vd | ||||
Infanoj | Oraib (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li havis reputacion kiel patrono de la sciencoj, kaj faris multon por enkonduki la enhavon de la hindia scienco en Bagdadon.[1] Oni konsideras lin kiel tiu kiu konvinkis la kalifon por malfermi paperfabrikon en Bagdado, kiam la sekreto de paperfabrikado estis akirita el ĉinaj prizonuloj de la Dinastio Tang en la Batalo de Talas (en nuntempa Kirgizio) en 751.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.