Čížov (Horní Břečkov)
From Wikipedia, the free encyclopedia
From Wikipedia, the free encyclopedia
Čížov (germane Zaisa) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de municipo Horní Břečkov, en distrikto Znojmo. Čížov troviĝas en Nacia parko Podyjí proksime de la ĉeĥa-aŭstra ŝtatlimo kaj ĝi servas kiel elirpunkto por viziti la nacian parkon aŭ urbon Hardegg en la aŭstria flanko de la limo (limpasejo Čížov–Hardegg). Estas ĉi tie registritaj 40 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 50 loĝantoj.
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Čížov (apartigilo) |
Čížov | |
germane Zaisa | |
vilaĝo | |
Meze de la vilaĝo | |
Oficiala nomo: Čížov | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Sudmoravia regiono |
Distrikto | Distrikto Znojmo |
Administra municipo | Horní Břečkov |
Historia regiono | Moravio |
Parto de | Nacia parko Podyjí |
Montaro | Jeviŝovica montetaro |
Najbaras kun | Hardegg Aŭstrio |
Domoj | 40 (2009) |
Rivero | Dijo |
Situo | Čížov |
- koordinatoj | 48° 52′ 33″ N 15° 52′ 19″ O (mapo) |
Katastro | 14,69 km² (1 469 ha) Čížov |
Loĝantaro | 50 (2021) |
Denseco | 3,4 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1323 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 671 02 |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Čížov (Horní Břečkov) | |
Portalo pri Ĉeĥio | |
Čížov estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 14,69 km².
La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1323.
Ponto trans rivero Dyje ĉe la limpasejo Čížov–Hardegg estis post proklamo de ĝenerala mobilizo la 23-an de septembro 1938 subminita kaj preparita por eksplodigo, dum kio okazis al parta malmuntado de pontero. En senpera proksimeco de la ponto, sekurigita per bariero Ippen, estis en la jaro 1937 konstruita konstruaĵo de doganejo, kies konsisto estis unu bastiona fortikaĵeto, kamuflita sub tavolo de stuko kvazaŭ balkono. Defendon de la pasejo subtenis ankaŭ linio de objektoj de malpezaj fortikaĵoj de nova tipo de modelo 37. Antaŭ la doganejo estis konstruita koneksa kontraŭtanka obstaklo el du vicoj de ŝtalaj ĉeĥaj erinacoj, plenigita per obstaklo el pikdrato. La armitaj kunpuŝiĝoj ĉi tie daŭris kun paŭzoj de la 25-a de septembro ĝis la 5-an de oktobro 1938. La doganejon defendis trupoj GDŜ subgvide de Karel Tojšl, kiujn dum ĝia defendo subtenis pafado el la linio de la malpezaj fortikaĵoj. Atakoj de Freikorps estis dekomence subtenataj de maŝinpafila pafado de taĉmentoj de germana armeo, kiuj pli poste laŭ atestoj de Karel Tojšl rekte enaktiviĝis en la okazantajn batalojn. Spite al multaj provoj transpaŝi riveron Dyje la ĉeĥoslovakaj defendantoj sukcesis savi la limpasejon ĝis eldono de tiu ĉi regiono enkadre de lasta anekso. La germanoj pagis sian provon konkeri la limpasejon preskaŭ per 22 mortintoj, dume la defendantoj havis 4 leĝere vunditojn.
Post la jaro 1989 estis en la vilaĝo konservita parto de la limpasejaj obstakloj kreantaj ferkurtenon sur la limoj kun Aŭstrio. El la devena sekurigo estas konservita priserva komunikaĵo, erinacoj kaj piramidaj obstakloj, bariloj el la pikdrato kaj gardoturo. Tio estas ununura konservita parto de la ferkurteno en Ĉeĥio.
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 220 |
1880 | 217 |
1890 | 232 |
1900 | 230 |
1910 | 196 |
1921 | 180 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 223 |
1950 | 123 |
1961 | 111 |
1970 | 103 |
1980 | 92 |
1991 | 62 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 68 |
2011 | 62 |
2021 | 50 |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.