From Wikipedia, the free encyclopedia
La ĉorizo (hispane chorizo kaj portugale chouriço) estas kolbaso kiu devenas el la Iberia duoninsulo, kaj disvastiĝinta en Latinameriko.
Krom Hispanio kaj Portugalio, la landoj kiuj plej uzas ĝin en siaj respektivaj kuirartoj estas Hungario, kiu faras grandan varion de kolbasoj surbaze de papriko, kaj ankaŭ Germanio kaj Aŭstrio, kie ĝi nomiĝas "paprika kolbaso” (Paprikawurst).
En Hispanio ĝi estas fumaĵo, ellaborita precipe el haketita porka viando kaj spicita, el kiuj plej elstaras la ĉorizoj paprikecaj, ĉar la papriko donas al ĝi karakterizan koloron kaj pikan guston. Por kovri ĝin oni uzas la haŭton de la maldika intesto de porkoj, kvankam por aliaj varioj ankaŭ estas uzitaj la dika intesto. En Hispanio, por ke kolbaso estu nomata ĉorizo, ĝi devas nepre havi paprikon kaj ajlon; tio ĉi markas la diferencon disde la ĉorizo de aliaj landoj.
La chouriço estas tre populara en la portugala kuirarto. Ĝi troveblas en tipaj pladoj kiaj rizoj, supoj kaj kocidoj.
Ekzistas ankaŭ pluraj versioj de veganaj ĉorizoj kun malsamaj ingrediencoj kiuj povas esti sojo, gluteno aŭ rizo, sed ĉiam kun papriko kaj sojsaŭco aŭ likva fumo por doni al ĝi kolbasajn aspekton kaj guston.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.