UTC+8 estas horzono en kelkaj landoj kiu havas tempodiferencon de ok horoj al la Universala Tempo Kunordigita.

UTC+8 en julio 2011: flavo (tutjare), helbluo - Maraj areoj

Laŭ la stato komence de la jaro 2012, en la horzona areo vivas 1 miliardo kaj 530 milionoj da homoj, pli-malpli 22.5 procentaĵoj de la monda loĝantaro. Sekve temas pri la plej loĝata horzono de la mondo. La zono estas kandidato iĝi Komuna Tempo de la interŝtata komunumo ASEAN.

Tiu horzono uzatas en ĉiuj ĉinlingvaj ŝtatoj, tiel ke ekzemple ĉiuj internaciaj ĉinlingvaj retejoj havas la saman tempon.

Kiel norma tempo (tutjare)

Diferencoj inter oficiala UTC+8 kaj geografia UTC+8

Areoj situantaj ene de la longitudoj de UTC+8, uzantaj aliajn horzonojn

La okcidentaj partoj de Koreio, inkluzive de la urboj Pjongjango kaj Seulo.

Areoj situantaj ekster la longitudoj de UTC+8, uzantaj la horzonon UTC+8

Areoj inter 127°30′ oriente kaj 142°30′ oriente ("geografia" UTC+9)

  • Partoj de orienta Ĉinio inkluzive de la orienta parto de la provinco Hejlongĝjango.
  • La plej orientaj partoj de Okcidenta Aŭstralio.

Areoj inter 97°30′ oriente kaj 112°30′ oriente ("geografia" UTC+7)

Areoj inter 82°30′ oriente kaj 97°30′ oriente ("geografia" UTC+6)

  • Partoj de Ĉinio, inkluzive de la plejparto de la provinco Ŝinĝango (kvankam multaj lokuloj orientiĝas laŭ la horzono UTC+6 kvankam oficialas la zono UTC+8) kaj la plejparto de Tibeto.
  • Okcidenta Mongolio.

Areoj inter 67°30′ oriente kaj 82°30′ oriente ("geografia" UTC+5)

  • Partoj de okcidenta Ĉinio inkluzive de la plej okcidenta parto de provinco Ŝinĝango (kvankam multaj lokuloj orientiĝas laŭ la horzono UTC+6 kvankam oficialas la zono UTC+8).

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.