From Wikipedia, the free encyclopedia
Rosa chinensis aŭ ĉina rozo [1] estas plantgenro el la genro rozo (Rosa) ene de la familio de la Rozacoj (Rosaceae). Ĝi devenas el la mezĉinaj provincoj Gŭiĝoŭo, Hubejo kaj Siĉuano.[2]
ĉina rozo | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Rosa chinensis var. semperflorens | ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Rosa chinensis JACQ. | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||
Rosa chinensis kreskas kiel staranta arbusto kaj atingas kreskoalton de 1 ĝis 2 metrojn. La fortaj, rondaj branĉoj havas preskaŭ kalvan, purpur-brunan ŝelon kaj povas ekzisti multajn kurbajn pikaĵojn.[2]
La alternesidantaj folioj havas tigon kaj foliplaton kaj estas entute 5 ĝis 11 cm longaj. La folitigo kaj la folirakio havas nur malmultajn pikaĵojn kaj estas glande kaj lanuge haraj. La nepara foliplato havas ofte tri ĝikvin, malofte sep plumajfolioj. La folietoj estas 2,5 ĝis 6 sm longaj kaj 1 ĝis 3 cm larĝaj, larĝe ovoformaj aŭ ovoforme oblongaj kaj havas rondigitan aŭ pintan bazon kaj pintan apekson. La supra folisurfaco estas brile malhelverda. Ambaŭ surfacoj estas preskaŭ kalvaj. La stipuloj estas plejparte kunkreskinta al la tigo..[2]
La planto floras en Ĉinio de aprilo ĝis septembro. Malofte la floroj staras unuope, ofte kvaroe aŭ kvinope. La 2,5 ĝis 6 cm longa petiolo estas preskaŭ kalva aŭ glande-lanuge hara.[2]
La floroj povas malforte odori. La duseksaj floroj estas radiosimetriaj kaj havas diametron de 4 ĝis 5 cm. Ili estas kvinnombraj kun duobla involukro. Ekzistas kulturformoj kun simplaj ĝis pli aŭ malpli plenaj floroj, kiuj estas sovaĝiĝita en Ĉinio kaj aliaj regionoj kun moderaj klimatoj. La kalva hipantio (hypanthium) estas ov-globforma aŭ pirforma. La frue defalantaj sepaloj estas ovformaj aŭ similas al ordinara folio. La kvin aŭ pli petaloj estas blankaj roseaj, ruĝaj aŭ purpuraj, renverse ovoformaj kun kojnforma bazo kaj rondigita apekso. Ekzistas multajn stamenoj. La libera hara pistilo estas pli granda ol la petaloj.[2]
En Ĉinio la rozfruktoj maturiĝas de junio ĝis novembro kaj estas ruĝaj. La fruktoj estas ov- aŭ pirformaj kaj 1 ĝis 2 cm grandaj.[2]
La kromosomo-nombro estas x = 7. Troviĝis ploidioj kun 2n = 21, 28 kaj 2n = 14..[3][2]
La unua priskribo de Rosa chinensis okazis 1768 fare de Nikolaus Joseph von Jacquin en Observationum Botanicarum, 3, p. 7, tabulo 55. Sinonimo por Rosa chinensis JACQ. : Rosa indica L., Rosa montezumae BERTOL.[4][1]
Rosa chinensis devenas el la mezĉinaj provincoj Gŭiĝoŭo, Hubejo kaj Siĉuano. La kulturformoj estas disvastigitaj en multaj partoj de Ĉinio.[2]
En Ĉinio la diversaj formoj de Rosa chinensis estis kultivataj en ĝardenoj jam delonge, tial ne facilas distingi inter sovaĝaj kaj kultivataj formoj. Jam Konfuceo raportis pri la kultivado de la ĉina rozo en la imperiestraj ĝardenoj de Pekino 500 a. K. Multaj rozaj kultivaroj estis breditaj helpe de Rosa chinensis. Rosa chinensis estas la sovaĝa formo de hibridoj de la ĉinaj rozoj.
Krom kiel ornamplanto la rozo estas uzata multflanke. La junaj plantpartoj (florbrĝonoj kaj floroj) estas manĝataj kiel kuireja herbo kaj kiel supa inkredienco. De la rozfruktoj manĝeblas maldika karneca tavolo krude aŭ kuirite. La semoj enhavas multe da vitamino E. Ili etas muelitaj kaj la faruno estas aldonita al aliaj nutraĵoj. La medicina efiko estas esplorata.[5]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.