From Wikipedia, the free encyclopedia
La Ĉina koturno, Coturnix chinensis, konata ankaŭ kiel Ĉina buntokoturno aŭ Ĉina blubrusta koturno, estas specio de koturno (el la birda familio de Fazanedoj) troviĝanta en Orienta Azio.
Ĉina koturno | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Ĉina koturno | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Coturnix chinensis (Linnaeus, 1766) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Tiu specio estas la plej malgranda "vera koturno" kaj estas tre komuna en Birdobredado tutmonde. En naturo ili havas teritoriojn el sudorienta Azio al Oceanio kun 10 diferencaj subspecioj.
La Ĉina koturno havas multajn kolorojn el blua al bruna, arĝenta, blanka, griza ktp. Ĝi havas tre purbluan bruston kaj pli miksite kun bruna kaj strieco en supraj partoj. Ankaŭ la vizaĝo ĉirkaŭokule estas blua, sed el beko al okulo suben estas rimarkinda gorĝarea bildo, konsista je ĝenerala tre blanka areo kun tre nigraj strioj (unua mustaĉa tre fajna al orelareo, dua el orelareo al mentono kie plilarĝiĝas, kaj tria sube kiel bordo. Ĝi havas nigrecan bekon kaj oranĝecajn krurojn.
Ili povas vivi ĝis 13 jaroj en kaptiteco sub zorgemo sed plej ofte 5-7.
Ovaro varias de 5 ĝis 13 ovoj. En kaptiteco, se la ino demetas tro multajn ovojn, ili devas esti forigitaj, ĉar post ĉirkaŭ 10 tagoj, ili malvarmiĝas kaj mortas. En kaptiteco, la ideala nombro de ovoj en ovaro estas de 6 al 8. Eloviĝo okazas post ĉirkaŭ 19 tagoj kaj la idoj aspektas kiel kokidoj sed pli malgrandaj.
La Ĉina koturno (kiel ĝi estas komune konata kaj priskribata en Aŭstralio) ne estas listita kiel minacata fare de la aŭstralia Environment Protection and Biodiversity Conservation Act de 1999.
Tiu koturno iĝis tre populara por kaptiteco kaj bredado; oni disvolvigis nombrajn mutaciojn. Ili estas tre forta kiam ili alkutimiĝas al ĉirkaŭaĵo. Aĉeti kaj pluhavi ilin estas malkosta.
Ili estas aktivaj reproduktantoj: ino povas demeti po unu ovon tage, se ŝi havas la taŭgan dieton. Ŝi faras mildan bruon "klukecan" por allogi partneron. Tiuj koturnoj bezonas malmultan tempon por manĝi kaj trinki kaj foje ili iĝas maltimidaj ĝis alproksimiĝo al homa mano.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.