From Wikipedia, the free encyclopedia
La ĉina cugo, (Tsuga chinensis; simpligita ĉina lingvo : 铁杉; tradicia ĉina lingvo : 鐵杉; pinjino: tiěshān), estas pingloarbospecio apartenanta al genro cugo el la familio de la pinacoj. Ĝi estas indiĝena en Ĉinujo, Tajvano kaj Vjetnamujo. La specio estas tre varia kaj havas multajn agnoskitajn variaĵojn, kvankam kelkaj estas ankaŭ konsideritaj kiel apartaj specioj laŭ certaj aŭtoroj. La arbo freŝdate estis malkovrita en la montoj de norda Vjetnamujo, kie troviĝas la plej suda etendaĵo de ĝia arealo.
Ĉina cugo | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Ĉina cugo | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Tsuga chinensis (Franch.) Pritzel ex Diels. | ||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
La ĉina cugo estas granda arbo kun ŝelo kiu estas nigrece brun-kolora. La skvama ŝelo havas neregulajn longitudajn sulkojn, kaj lenticelojn kiuj ne estas tre okulfrapaj. La ekstera ŝelo dikas proksimume 6 mm kaj prezentas alternadon de vicoj de tavoloj de pala flaveca bruna korkeca ŝelo, kaj de bruna lignigita fibreca basto. La lastatempe formita peridermo estas purpurkolore ruĝeca. La basto dikas proksimume 4 ĝis 5 mm kaj estas pal-ruĝete brunkolora. Ĝi estas teksture fibreca kun etaj, preskaŭ nerimarkindaj sklerenkimaj ĉelogrupoj. La kambiumo (kreska tavolo) same kiel la lastatempe formita floemo estas preskaŭ nerimarkindaj. Ĵus tranĉita ligno estas pale flavec-blanka kun nerimarkindaj lignoradioj [2].
La branĉetoj havas folio-kusenojn. La folioj estas spirale aranĝitaj pli-malpli du-vice. Ili estas forme liniaj kaj plataj kaj kolore oliv-verdaj. La supra flanko de la folio estas kanelita kaj kresta, dum la malsupra flanko havas du blankajn stomajn bendojn. La pintoj de la folioj estas elstarantaj kaj tiuj ĉi longas 16 al 20 mm. La petioloj estas kurbigitaj. La foliaro similas tiun de okcidenta cugo, sed ĉina cugo havas kliniĝantajn ŝosojn kaj la stomaj bendoj estas pli palaj kaj pli maldensaj. Ankaŭ, la koloro supre estas pli pale flav-verda [3].
La masklaj floroj ekaperas unuope sur unujaraĝaj ŝosoj, aŭ en grupoj de 1 to 5 sur dujaraj ŝosoj. Ili estas kolore malbrile purpuraj kaj proksimume grandas 8 mm. La femalaj floroj troviĝas terminalaj sur mallongega ŝoso. Ili kliniĝas, estas rozkolor-purpuraj kaj proksimume longas 6 mm. La maturaj strobiloj estas verdaj, poste iĝante al ruĝbruna, long-ovformaj kaj longas 2 ĝis 2,5 cm kaj larĝas proksimume 1 cm. Ili estas pendantaj kaj la konuso-skvamoj estas grandaj kaj globecaj kun laŭlongaj strioj. La brakteoj estas malgrandaj kaj dulobaj ĉe la apekso. La semoj estas flugilhavaj kaj proksimume longas 7 mm kun la flugilo inkludite [2][3].
La arealo de la ĉina cugo komenciĝas en la okcidento en Tibeto kaj daŭras oriente en Ĉinujon, norde al suda Ŝanŝjio kaj sude en Tajvano, Gŭangdongo kaj la nordo de Ha Giang provinco en ekstrem- norda Vjetnamujo. En la ekstrema sudo de sia arealo la specio estas nur trovitaj alte en la montaro. Ekzemple en Vjetnamujo la arbo estas nur trovita ĉe altitudoj de 1 300 al 1 700 metroj super marnivelo [4] [5] . En Ĉinujo ĝi ĉeestas je altitudoj de 1 000 al 3 500 metroj en la sekvantaj provincoj: Anhujo, Fuĝjano, suda Gansuo, Gŭangdongo, Gŭangŝio, norda Gŭiĝoŭo [6], okcidenta Henano, okcidenta Hubejo, Hunano, Ĝjangŝio, suda Ŝenŝjio, Siĉuano, Tibeto, Junano, kaj Ĝeĝjango. Tiu ampleksas la sudan duonon de la lando kun kelkaj populacioj pli for norden. Ĝi estas trovata precipe en miksaj arbaroj proksime de rivervaloj kaj en montoj kaj valoj [4]. En Tajvano ĝi estas trovata plejparte en Nantu-Distrikto kaj Taojuan-Distrikto ĉe altitudoj de 1 700 al 3 500 metroj en miksaj foliarbaroj. Ĝi povas esti trovata en la tajvanaj Nacia Parko Juŝan kaj Rezervejo Lalaŝan, same kiel en la siĉuana Glaĉera Parko Hailuog [7].
Ekzistas pluraj varioj de la ĉina cugo, kvankam oni multe disputas pri kiuj estas validaj kaj ĉu kelkaj konstituas apartajn speciojn aŭ ne. Sume oni ĝenerale konsideras ses variojn, kvankam ne ĉiuj estas monde agnoskitaj. Tiuj estas :
La ligno obtenata de la ĉina cugo estas utiligita por konstruado, meblaro, kaj kiel minligno. La ŝelo entenas altan proporcion de taninoj, kiuj ofte estas ekstraktitaj kaj utiligitaj kiel kolorigiloj. La trunko estas utiligita kiel fonto de rezino. Krome, la radikoj, trunko, kaj branĉoj estas ĉiuj uzitaj en la produktado de volatilaj oleoj pro la plaĉa odoro de tiuj ĉi [4].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.