From Wikipedia, the free encyclopedia
La Ĉina bambuperdriko (Bambusicola thoracicus) estas mezgranda birdo de la familio de Fazanedoj de la ordo de Kokoformaj kaj subfamilio de Perdrikenoj.
Ĉina bambuperdriko | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Ĉina bambuperdriko
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Bambusicola thoracicus (Temminck, 1815) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Ĝi estas indiĝena de orienta kontinenta Ĉinio kaj Tajvano, kaj estis enmetita sukcese en Japanio. Ĝi estas unu el la du specioj de la genro Bambusicola, kune kun la Bambuperdriko de Himalajo.
La Ĉina bambuperdriko estas pli malgranda ol plej parto de perdrikoj, kaj maskloj estas pli grandaj ol inoj. La brusto kaj dorso estas makulecaj en nigra, bruna kaj krema koloroj, kun nigraj punktoj en flankoj kaj supre. La vizaĝo subokule kaj gorĝo, mentono kaj kolflankoj estas brikoruĝecaj, kun plumbogrizaj areoj superokule (bruneca nuanco en vertico kaj al nuko) kaj suben al supra brusto, ĉirkaŭata de ruĝeca koloro; la ventro estas sablokolora kun tre grandaj nigraj makuloj en flankoj.
La dorso havas brunan makulecon sur griza fono kun blankaj punktoj en ŝultroj al flugiloj. La pugo estas grizbruna senmarka. La vosto estas mezlonga kaj pli ruĝeca en eksteraj vostoplumoj. La kruroj estas grizecaj.
Tiu specio troviĝas en varmaj arbaraj areoj kaj herbejoj, sed ĝi ne estas tute dependa el bambuo, spite sia nomo. Kiel ĉe aliaj perdrikoj, ili preferas kaŝiĝi antaŭ ol flugi, sed pretas ekflugi se okazas alproksimiĝo, ektimigante persekutantoj per laŭta flugilfrapado. Ties laŭta alvoko, ofte priskribita kiel ki-ko-kŭai aŭ kojukkei (kio estis adoptita kiel japana nomo) estas ripetata kelkajn fojojn antaŭ haltiĝi. Tiu alvoko estas aŭdata pli ol fakte vidata la birdo, kaj kvankam tiu specio estas komuna tra sia limigita teritorio, ĝi estas konsiderata iome kaŝema kaj sekretema.
Spite tio, ĝi estis havata en kaptiveco en Ĉinio dum jarcentoj kaj estis intence enmetita unuafoje en Japanio en 1919 1, kaj poste kun varia sukceso en Havajo, kie ĝi estis listita kiel enmetita birdo ne protektata de la Migratory Bird Treaty Act 2 Arkivigite je 2006-09-02 per la retarkivo Wayback Machine. Ankaŭ enmetita populacio ekzistas en malproksima Iwo Jima 3. Spite ties sukceso en aliaj lokoj, la Ĉina bambuperdriko malaperis el Hongkongo, kaj reenmeta programo en 1961 malsukcesis produkti sukcesan reproduktan populacion 4.
Estas du subspecioj, B. t. thoracicus en kontinenta Ĉinio kaj B. t. sonorivox en Tajvano, kiu estas foje traktata kiel separata specio konata kiel Tajvana bambuperdriko.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.