Ĉimborazo (Chimborazo) estas la plej alta pinto de Ekvadoro.
Ĉimborazo | |||
---|---|---|---|
Ĉimborazo de okcidente | |||
stratovulkano • monto | |||
Alteco | 6 268,2 m | ||
Situo | Ekvadoro | ||
Montaro | Cordillera Occidental, Andoj | ||
Geografia situo | 1° 28′ S, 78° 49′ U (mapo)-1.4691666666667-78.8175 | ||
| |||
Unua grimpo | 1880, Edward Whymper k.a. | ||
Plej facila montgrimpo | glaĉero | ||
Rimarko | La plej alta monto de Ekvadoro | ||
Ĉar la Tero ne estas vera sfero, la pinto de tiu monto estas la plej malproksima punkto el la tercentro, preskaŭ du kilometroj pli malproksima ol la pinto de Everesto.
Ĝis la komenco de la 19-a jarcento, oni pensis ke Ĉimborazo estis la plej alta monto en la Tero, mezurite super marnivelo kaj tial ekzistis multaj provoj ĝin surgrimpi. Tion provis en 1802 la esploristo barono Alexander von Humboldt, sed li devis rezigni je alteco de 5.875 metroj pro la altmalsano ('‘soroĉo’’). Fine, tion sukcesis fari la grimpisto Edward Whymper kun la fratoj Carrel en 1880. Ĉar multaj ne kredis lian version, la sekvan jaron li denove atingis la pinton per alia malsama vojo.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Monto Chimborazo Arkivigite je 2005-02-04 per la retarkivo Wayback Machine
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.