Remove ads
urbo en norda Tajvano From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĉilun (ĉine 基隆市) estas universitata urbego kaj grava marhavena urbo (la dua plej granda en la lando) en norda Tajvano. La urbego apartenas al urbaro kun Tajpeo kaj Novtajpeo. Moknomo de Ĉilun estas Pluvoplena Haveno.
Ĉilun | |||||
---|---|---|---|---|---|
provinca urbo de Tajvano Eksklavo (–2019) urbego urbo enklavo vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 200–206 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 367 107 (2020) [+] | ||||
Loĝdenso | 2 765 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 25° 8′ N, 121° 45′ O (mapo)25.12825121.7419 [+] | ||||
Alto | 10 m [+] | ||||
Areo | 132,76 km² (13 276 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+08:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Keelung [+] | |||||
Ĉilun situas en norda parto de la insulo laŭ la marbordo.
La loko estis okupita en 1626 de la hispanoj, kiuj konstruis fortikaĵon sur la insulo ĉe la haveno. De 1642 ĝis 1661 kaj 1663-1668 Ĉilun estis sub nederlanda kontrolo. Dum la unua opia milito inter Britio kaj Ĉinio en 1841 la britoj sensukcese atakis tiun teritorion. Antaŭ 1840 tiu ĉi loko fariĝis malgranda haveno kun ĉirkaŭ 700 hejmoj. En 1863 Ĉina Imperio malfermis la havenon libera kaj la urbo ĝuis rapidan evoluon pro la abundaj krudvaroj. Tiutempe la loknomo estis Kilong (基隆廳), kio signifas "riĉa kaj prospera tero". Dum la ĉina-franca milito (1884-85) la francoj provis invadon de Tajvano, sed la francoj estis venkitaj. Sub japana rego (1895-1945) nomo de la havenurbo estis Kirun. Dum la 2-a mondmilito precipe en 1941 la haveno estis plene bombardita, poste Tajvano iĝis parto de la Respubliko Ĉinio. Ĉilun estis establita kiel provinca grandurbo. La haveno iĝis la 7-a plej granda kontenerhaveno en la mondo.
Kiel internacia haveno, ĝia rolo multe ŝanĝiĝis. Sub la japanoj ĝi estis esence eksporta haveno, sendanta krudajn materialojn por prilaborado al Japanio, ĝi nun estas ĉefe importa centro por Tajpeo. Ankaŭ fiŝkaptistoj profitas la havenon. En la urbego oni produktas sterkaĵojn, cementojn kaj ŝipojn. En la urbego pluraj universitatoj funkcias.
La klimato de Ĉilun estas humida subtropika laŭ klimata klasifiko de Köppen (Cfa). En la jaro la precipitaĵo estas po 3755 mm, en ĉiuj monatoj pluvas. Dum somero la sudokcidentaj ventoj dominas. Nebuloj ofte okazas dum vintro kaj printempo, kiam la relativa humidecnivelo estas tre alta. La averaĝa jara temperaturo estas 22,6 °C.
Ĉilun havas fervojan stacidomon, internacian havenon kaj aŭtovojon ekde (1968).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.