Remove ads

La abĥaz-adigea, ponta, aŭ okcidenta-kaŭkaza lingvaro estas lingva familio parolata de popoloj de okcidenta Kaŭkazio, ĉefe en Abĥazio kaj en la rusaj respublikoj de Adigio, Karaĉaj-Ĉerkesio kaj Kabardio-Balkario. Signifan parolantaron ĝi havas ankaŭ en Turkio kaj Sirio.

Thumb
La abĥaz-adigeaj lingvoj:
ĉerize ruĝa: ĉerkesa
vermile ruĝa: abĥaza
(verde: la naĥ-dagestana lingvaro)

La eroj de la abĥaz-adigea familio estas tri:

  • La abĥazaj lingvoj: abĥaza kaj abaza
  • La ubiĥa lingvo (formortinta)
  • La ĉerkesaj lingvoj: adigea kaj kabarda. (Foje nomigata en esperanto la "adigaj" lingvoj, sed ĉerkesa estas la ĝenerala nomo.)
Thumb
Genealogia skemo de la abĥaz-adigea lingvaro

La abĥaz-adigeaj lingvoj karakteriziĝas je malgranda vokala fonemaro de nur du aŭ tri. Lige kun tio la kvanto de konsonantoj atingas nombrojn (ĝis 80 fonemoj, laŭ la analizo) rekordataj alie nur en la kojsanaj lingvoj.

Normala vortordo en frazo estas agento–objekto–verbo (ekz., "Knabo ŝafojn paŝtas", aŭ pli proksime, "Per knabo ŝafoj paŝtiĝas" [vidu ergativa lingvo]), tamen la vortordo (speciale en la ĉerkesaj lingvoj) ne estas fiksita kaj povas varii en parolo pro stilaj konsideroj.

Iuj lingvistoj proponas parencecon inter tiuj lingvaroj kaj la ĥata lingvo de antikva Anatolio.

Remove ads

Vidu ankaŭ

Literaturo pri la lingvaro

  • Dumézil G. Études comporatives sur les langues caucasiennes du Nord-Ouest. Paris, 1932.

Eksteraj ligiloj

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.

Remove ads