From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĉeko estas ordono de kliento al banko pagi difinitan sumon por nomumita persono (profitanto) aŭ al la portanto.
Kontraŭe al ĝirilo, ĉeko estas donata al la profitanto, ne al la banko. La ricevanto do povas tuj konstati, ke li estis pagita, kondiĉe ke la ĉeko estas fidinda.
Por eviti, ke la perdo de ĉeko signifas perdon de mono, eblas restrikti ĉekon al nekontanta pago. Tian ĉekon banko ne rajtas ŝanĝi al kontanta mono, sed nur elpagi al konto, kies posedanto estas konata. Tiel eblas eltrovi, kiu profitis de perdita ĉeko. Por tiel restrikti ĉekon oni en kelkaj landoj alskribas direktivon, en aliaj oni metas krucon el du strekoj.
Landoj, kies pagosistemo baziĝas sur ĉekoj, ofte havas tre severajn regulojn pri la uzo de senvaloraj ĉekoj. Ties uzanto povas perdi la rajton plu uzi sian konton aŭ sian kreditkarton.
Male al kambio ĉeko per si mem donas nenian garantion, ke oni efektive ricevos la monon de la indikita banko. Fakte ĝi pagos, se la kliento havas sufiĉan bonhavon aŭ krediton, alikaze ne. Por doni tiun garantion oni uzis de 1969 ĝis 2001 en multaj precipe eŭropaj landoj la eŭroĉekkarton, kies numeron oni notis sur la dorso de la ĉeko. Tio malpopulariĝis kaj fine estis ĉesigita favore al memstara uzo de la karto kiel debetkarto.
Kambia kaj ĉeka juro tre similas, kaj la formala rolo estas ambaŭkaze triangula pago-ordono (A ordonas al B pagi al C). Sed estas tri gravaj diferencoj:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.