From Wikipedia, the free encyclopedia
La Ĉeĥoslovaka Asocio Esperantista (ĈAE) estis organizo de slavaj esperantistoj en Ĉeĥoslovakio post la unua mondmilito (la germanaj estis organizitaj en Germana Esperanto-Ligo en Ĉeĥoslovakio) inter la jaroj 1920 kaj 1935.
Antaŭ la unua mondmilito ekzistis en la aŭstriaj Bohemio kaj Moravio du rivalaj organizoj de ĉeĥaj esperantistoj, nome Bohema Unio Esperantista (kiu asociigis klubojn) kaj Bohema Asocio Esperantista (kiu asociigis individuojn). Ambaŭ organizoj ofte kverelis kaj kondutis tre malamike, sed la milito ilin repacigis. Komence de 1918 kunvenis en Praha reprezentantoj de Unio kaj Asocio kaj decidis kunfandi la du societojn tuj, kiam post la milito estiĝos nova ĉeĥoslovaka ŝtato.
La esperoj plenumiĝis, la 28-an de oktobro 1918 estis proklamita Ĉeĥoslovakio. Tamen nur la 1-an de februaro 1920 la du societoj kunfandiĝis, kiam estis oficiale fondita Ĉeĥoslovaka Asocio Esperantista. En 1935 oni reorganizis ĝin sub la nomo Esperanto-Asocio en Ĉeĥoslovaka Respubliko, provinte vane allogi la germanlingvanojn en Ĉeĥoslovakio. En 1939 ĝi devis ŝanĝi sian nomon al Ĉeĥa Esperanto-Asocio sub premo de la polico antaŭ la likvido de la asocio en 1940. Tiu EAĈSR ekzistis ankaŭ post la dua mondmilito, sed post la stalintempa malpermeso oni dum la repermeso en 1969 fondis du asociojn, unu en Ĉeĥio (Bohemio kaj Moravio) - Ĉeĥa Esperanto-Asocio - kaj unu en Slovakio - Asocio de Esperantistoj en Slovaka Socialisma Respubliko.
La asocia gazeto nomiĝis La Progreso.
En 1939 post okupacio de la lando la asocio devis ŝanĝi sian nomon al Ĉeĥa Esperanto-Asocio, sed post kelkaj monatoj en 1940 Gestapo ordonis likvidi la asocion.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.