politika partio en Ĉeĥio From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĉeĥia Piratpartio (ĉeĥe Česká pirátská strana) estas politika partio en Ĉeĥio inspirigita de Piratpartio de Svedio. La partio estas membro de Internacia Pirata Partio (PPI) kaj Eŭropa Piratpartio (PPEU).
Ĉeĥia Piratpartio | |
---|---|
Česká pirátská strana | |
piratpartio • partio | |
Lando | Ĉeĥio |
Estro | Ivan Bartoš |
Fondiĝo | la 17-an de junio 2009 |
Ĉefa sidejo | Řehořova 943/19 130 00 Praha 3-Žižkov[1] |
Ideologio | liberalismo, Socialliberalismo, rekta demokratio |
Retejo | https://www.pirati.cz |
Deklarita politika celo de la partio estas penetrigado de respekto al baza rajto de homo pri libera disvastigado de ricevita informo kaj strikta protektado de privateco de civitanoj kiel reflekto de ŝanĝita realeco de informa socio en la 21-a jarcento.[2]
Je la 28-a de decembro 2012 aperis propono de tiama prezidanto de Ĉeĥia Piratpatio Ivan BARTOŠ pri subteno de Esperanto kiel oficialan lingvon de Eŭropa Unio[3], sed poste li diris ke lia propono estis nure ŝerca[4]. La diskuto pri subteno de Esperanto estis denove malfermita je la 30-a de oktobro 2013[5], kies rezulto estis dissendo de multlingva "Alvoko al kunigo de esperantistoj kaj interlingvistoj inter piratoj"[6].
Jan HLAVÁČ el organizo Business Software Alliance (BSA) diris: „Tio samas al situacio kiam estiĝus partio por subteno de aŭtoŝtelistoj aŭ de legalizo de drogoj. Neniu povas havi rajton enmiksiĝi en rajtojn de aŭtoroj.“[7]
Markéta PRCHALOVÁ el organizo ČPU (Ĉeĥia Kontraŭpirata Unio) je la 23-a de julio 2009 en televida intervjuo diris: „Al mi tio ŝajnas same absurda situacio, kiel oni registrus partion de konsentuloj kun holokaŭsto aŭ seksperfortuloj de knabinetoj.“
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.