Ĉao Fraja
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĉao Fraja aŭ Chao Phraya (/ˌtʃaʊ prəˈjɑː/ CHOW prə-YAH; en taja: แม่น้ำเจ้าพระยา literumita: Maenam Chao Phraya, prononce [mɛ̂ːnáːm tɕâːw pʰráʔjaː] aŭ [tɕâːw pʰrajaː][1]) aŭ Menamo, estas la ĉefa rivero de Tajlando,[2] kun sia malsupra aluvia ebenaĵo kiu formas la centron de la lando. Ĝi fluas tra Bankoko kaj poste en la Golfon de Tajlando.
Etimologio
En multaj malnovaj eŭropanaj mapoj, la rivero estis nomita la Menam aŭ Mae Nam (en taja: แม่น้ำ), kio estas simple la taja vorto por "rivero". James McCarthy, geografo, kiu servis kiel Ĝenerala Direktoro de la Siamregistara Esplorado antaŭ la establado de la Tajlanda Esplorservo, verkis pri tio, "Me Nam estas ĝenerala termino, me signifas "patrino" kaj Nam "akvo," kaj la epiteto Chao P'ia signifas, ke ĝi estas la ĉefa rivero en la reĝlando Siamo."[3]

H. Warington Smyth, kiu servis kiel Direktoro de la Departemento de Minoj en Siamo el 1891 al 1896,[4] referencas al tio en sia libro unuafoje publikigita en 1898 kiel "la Me Nam Chao Phraya".[5]
En angla lingvo en Tajlando, la nomo Chao Phraya estas ofte tradukita kiel rivero de reĝoj.[6]
Referencoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.