From Wikipedia, the free encyclopedia
Árpád Kiss [kiŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Kiss Árpád, estis hungara plibonigisto, agronomo.
Árpád Kiss (plibonigisto) | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de januaro 1916 en Budapeŝto |
Morto | 5-an de aprilo 2001 (85-jaraĝa) en Kecskemét |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | inĝeniero-agronomo plant breeder (en) biologo |
Árpád Kiss[1][2] naskiĝis la 4-an de januaro 1916 en Budapeŝto, li mortis la 5-an de aprilo 2001 en Kecskemét.
Árpád Kiss maturiĝis en ĝardenista mezlernejo en sia naskiĝurbo. Inter 1936-1939 li laboris en privataj ĝardenoj, poste inter 1941–1949 en agronomia instituto en Mosonmagyaróvár, dum li estis soldato kaj militkaptito, krome en 1949 li akiris plibonigistan licencon. Inter 1950-1957 li esploris en instituto de Martonvásár, poste ĝis la pensiuliĝo en simila instituto de Kecskemét, dum en 1961 li akiris agronomian diplomon en Agrikultura Akademio de Mosonmagyaróvár. Intertempe li kandidatiĝis (CSc) en 1964, li doktoriĝis en 1973 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Liaj plej gravaj kreaĵoj estis pluraj tritikalo-specoj, krome li plibonigis pizojn kaj akvomelonojn. Lia edzino naskis du filojn en 1944 kaj 1947. Li ricevis premiojn inter 1953-2000.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.