hungara agronomo, universitata instruisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Árpád Juhász [juhAs], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Juhász Árpád, estis hungara agronomo, altlerneja instruisto.
Árpád Juhász (agronomo) | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 26-an de marto 1876 en Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario Tardoskedd |
Morto | la 24-an de julio 1964 en Hungario Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Ekonomia Akademio |
Okupo | |
Okupo | agronomo universitata instruisto |
Árpád Juhász[1][2] naskiĝis la 26-an de marto 1876 en Tardoskedd (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Tvrdošovce en Slovakio), li mortis la 24-an de julio 1964 en Budapeŝto.
Árpád Juhász akiris agronomian diplomon en Reĝa Ekonomia Alta Edukejo de Magyaróvár en 1896, sed jam pli frue li praktikadis en grafa bieno. Post la diplomo li estis asistanto po 2 jarojn en la Edukejo de Magyaróvár kaj Reĝa Ekonomia Edukejo de Debrecen, inter 1900–1905 li gvidis agronomian stacion en Debrecen. Li estis katedrestro en similaj edukejoj en Kassa (1905–1907), Kolozsvár (1907–1919) kaj en la menciita Debrecen (1920–1921). En Szeged li fondis instituton, kiun li gvidis inter 1921–1924, poste same agronomian lernejon (1924–1934). Fine en Budapeŝto li estis redaktoro en tabaka direktoraro, poste inter 1946–1948 konsilisto. Dum sia aktiva vivo li okupiĝis pri kultivado de tabakoj. Lia edzino naskis 2 gefilojn.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.