Zábřeh [zAbrĵeĥ] (la katastra teritorio kaj la fervoja stacio portas nomon Zábřeh na Moravě) estas urbo kun 13 444 loĝantoj (2024), situanta en Ĉeĥio, en norda Moravio, en distrikto Šumperk, 9 km de urbo Šumperk.
- Tiu ĉi artikolo temas pri urbo en distrikto Šumperk. Eble vi serĉas Zábřeh (Ostrava) aŭ Zábřeh (Dolní Benešov).
Zábřeh | |||
germane Hohenstadt | |||
urbo | |||
Vido al Zábřeha kastelo de sudokcidento el Havlíčkova-strato | |||
|
|||
Oficiala nomo: Zábřeh | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Olomouc | ||
Distrikto | Distrikto Šumperk | ||
Administra municipo | Zábřeh | ||
Historia regiono | Moravio | ||
Montaro | Zábřeha montetaro | ||
Fervojstacio | Zábřeh na Moravě | ||
- fervojlinio | n-ro 270 | ||
Memorindaĵoj | Zábřeh na Moravě kastelo, Preĝejo de sankta Bart., Preĝejo de sankta Barbaro | ||
Rivero | Moravská Sázava | ||
Situo | Zábřeh | ||
- alteco | 285 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 52′ 55″ N 16° 52′ 29″ O (mapo) | ||
Areo | 34,58 km² (3 458 ha) | ||
Loĝantaro | 13 444 (2024) | ||
Denseco | 388,78 loĝ./km² | ||
Sulko | Mohelnica sulko | ||
Unua skribmencio | 1254 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 789 01 | ||
NUTS 3 | CZ071 | ||
NUTS 4 | CZ0715 | ||
NUTS 5 | CZ0715 541354 | ||
Katastraj teritorioj | 5 | ||
Partoj de urbo | 5 | ||
Bazaj setlejunuoj | 20 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Zábřeh | |||
Retpaĝo: www.muzabreh.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio | |||
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Leština, Lesnice, Kosov, Jedlí, Hynčina, Jestřebí, Postřelmov, Rájec, Drozdov, Krchleby, Nemile, Rovensko kaj Svébohov.
La unua mencio estas el la jaro 1254. Zábřeh evoluis en monteto super la maldekstra bordo de rivero Moravská Sázava kiel vilaĝo kun gotika burgaro, pli malfrue kun burgeto de familio Tunkelidoj kaj post ili Boskovicidoj. Zábřeh fariĝis la urbo en la jaro 1289. La burgo estis alikonstruita en la 16-a jarcento al renesanca unuetaĝa kastelo, kiu estis pli malfrue barokigita kaj ĉirkaŭe fondita naturparko. Hodiaŭ la kastelo estas sidejo de urba oficejo. Paralelograma placo havas valoran domon nomata Pod Podloubím. El ekleziaj memorigaĵoj preĝejo de sankta Barbora havas pli malfruan gotikan kernon kaj turon kaj ĝi estis alikonstruita en la jaro 1773. Paroĥeja preĝejo de sankta Bartolomeo estis alikonstruita jam pli baldaŭ, nome en la jaroj 1750–1757. Mariana kolono antaŭ la kastelo estas el la jaro 1713. La urbo estas naskoloko de konata polusregiona esplorvojaĝisto Jan Welzl. En pasinteco estis en la urbo ĉefe teksindustrio, nun ankaŭ maŝinindustrio. Al evoluo de la urbo kontribuis fervojo.
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 5 790 |
1880 | 6 017 |
1890 | 6 599 |
1900 | 7 653 |
1910 | 7 918 |
1921 | 8 078 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 9 122 |
1950 | 7 733 |
1961 | 9 293 |
1970 | 10 767 |
1980 | 15 184 |
1991 | 15 005 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 14 561 |
2011 | 14 001 |
2014 | 13 798 |
2016 | 13 792 |
2017 | 13 645 |
2018 | 13 666 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2019 | 13 589 |
2020 | 13 456 |
2021 | 13 479 |
2022 | 13 281 |
2023 | 13 434 |
2024 | 13 444 |
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.