komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia
Zunzgen estas komunumo en la distrikto Sissach en Kantono Bazelo Kampara, Svislando. Ĝi havis 2482 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.
Zunzgen | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Bazelo Kampara |
Distrikto | Sissach |
Koordinatoj | 47° 27′ 6″ N 7° 48′ 25″ O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 2482 |
Areo | 6,87 km² |
Alteco | 397 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 4455 |
Komunumkodo | 2869 |
Zunzgen situas sude de Sissach en la valo de la rivero Diegterbach, alfluanto de Ergolz.
La komunumo Zunzgen limas en nordo al Sissach, en oriento al Thürnen, en sudo al Tenniken, en sudokcidento al Hölstein, en okcidento al Ramlinsburg, kaj en nordokcidento al Itingen.
Tra Zunzgen pasas la buslinio 107 de Eptingen al Sissach, per kiu la komunumo estas konektita al la reto de la publika trafiko. La vilaĝocentro de Zunzgen cetere situas en distanco de 1 km de la stacidomo de Sissach.
En Sissach ankaŭ facile atingeblas la nacia aŭtoŝoseo A2 de Bazelo al Tiĉino, kiu pasas okcidente de la vilaĝo.
La unua dokumenta mencio de Zunzgen datiĝas el la jaro 1323 kiel Zunzkon.
Sur la monteto Büchel oni trovis en la jaro 1950 ruinon de frumezepoka kastelo. Ekzistas legendo laŭ kiu sub la monteto Büchel troviĝas la tombejo de la huna reĝo Atilo. La legendo diras, ke ĉiujare la sanktan vedredon li forlasas kun siaj sekvantoj la tombejon kaj elpakas sian oran trezoron kaj lavas ĝin en la rivero por poste denove reiri al la tombo.
En mezepoko la vilaĝo supozeble apartenis al la senjorujo Homberg, kies heredantoj estis la Grafoj de Habsburgo-Laufenburg en la jaro 1223. La habsburgaj servutoj unue estis la nobeloj de Frick kaj ek de 1406 la senjoroj de Eptingen. En la dua duono de la 15-a jarcento Zunzgen fariĝis posedaĵo de la urbo Bazelo kaj apartenis ĝis la tempo de la Helveta Respubliko al la voktejo de Farnsburg. En la jaro 1803 ĝi estis atribuita al la distrikto Sissach, kun kiu ĝi en la jaro 1833 fariĝis parto de la nove fondita Kantono Bazelo Kampara.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.