From Wikipedia, the free encyclopedia
La Zuidplaspolder (Sudlagetopoldero) estas senakvaĵo en la nederlanda provinco Zuid-Holland. Ĝi situas inter la vilaĝoj Moerkapelle, Waddinxveen, Gouda kaj Nieuwerkerk aan den IJssel.
Zuidplaspolder | ||
---|---|---|
Poldero (senakvaĵo) | ||
La Zuidplaspolder ĉe Moordrecht. | ||
poldero [+] | ||
Lando | Nederlando | |
- koordinatoj | 52° 1′ 12″ N, 4° 36′ 53″ O (mapo)52.024.614722 | |
Zuidplaspolder | ||
Vikimedia Komunejo: Zuidplaspolder [+] | ||
La reĝo Vilhelmo I unue decidis senakvigi la lagon Zuidplas en la jaro 1816. La sekvajn jarojn oni faris planojn kaj en 1825 komenciĝis la laboro de sekigado. Oni sekigis la lagon per 30 pseŭdomuelejoj kaj la tero estis seka en 1840. Kvardek jarojn poste vaporpumpoj anstataŭigis la pseŭdomuelejojn. Nuntempe elektraj pumpoj pumpas la akvon el la poldero.
En la Zuidplaspolder troviĝas la plej malalta punkto de Nederlando. Ĝi estas ĉe 51º 59' 13" norde kaj 4º 38' 9" oriente. La alteco, aŭ fakte, malalteco de tiu punkto estas 6,76 metroj sub la oficiala averaĝa marnivelo de Nederlando. Se ne plu estus digoj kaj pumpiloj, la tuta tera kaj unua etaĝo de domo tie subakviĝus.
La Zuidplaspolder havas du poldernivelojn. La somera poldernivelo estas -6,90 NAP kaj la vintra poldernivelo estas -7,10 NAP.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.