Zuŭara
From Wikipedia, the free encyclopedia
Zuŭara (arabe: زوارة; tamaziĥte: ⵜⴰⵎⵓⵔⵜ ⵏ ⵡⴰⵜ ⵡⵉⵍⵍⵓⵍ (Tamurt n Wat Willul)), estas havenurbo en nordokcidento de Libio, kun ĉ. 45 000 loĝantoj. La urbo situas 108 km okcidente de Tripolo kaj 60 km de la tunizia-libia limo. Ĝi estas administra centro de la distrikto An Nukat Al Ĥams.
Rapidaj faktoj Ŝtato, Distrikto ...
Zuŭara | |
urbo | |
Oficiala nomo: arabe زوارة | |
Ŝtato | Libio |
---|---|
Distrikto | An Nukat Al Ĥams |
Maro | Mediteraneo |
Koordinatoj | 32° 56′ 0″ N 12° 05′ 0″ O (mapo) |
Loĝantaro | 45 000 |
Horzono | UTC+02:00 |
Situo de Zuŭara en Libio
| |
Vikimedia Komunejo: Zuwara | |
Fermi
La loĝantaro konsistas ĉefe el ibadioj, branĉo de la islamo. La loĝantaro ĉefe parolas la zenatian lingvon, unu el la berberaj lingvoj.