From Wikipedia, the free encyclopedia
Zorioj (ankaŭ flipflapoj kiel adapto de la anglalingva nomo) estas speco de malferma piedfingra ŝuo uzata ĉefe pro la komforto porti ilin. La nomo flipflapo estas derivita onomatopee de la sono farita per la paŝoj kiam oni piediras portante ilin. La nomo zorio devenas el la japana plej konata origina tipo de tiaj sandaloj; prie artikolo Zorio.
Ekzistas pluraj specoj de zorioj, kun la plej signifa diferenco laŭ formo. Zorioj estas plejparte konsistantaj el plando kaj rimeno, kiu disigas la dikfingron al la aliaj kvar piedfingroj. La rimeno konektas la plandumon al la piedo ambaŭflanke. La fermitaj Zorioj estas malsamaj laŭ dezajno - ili estas nur malfermitaj sur la dorsa flanko de la ŝuo por permesi enigi la piedon en la zorion.
La zorioj estas fabrikitaj el kaŭĉuko, ledo, ŝtofo, ligno kaj eĉ aliaj materialoj.
Hodiaŭ ekzistas diversaj uzoj por zorio, interalie kiel komfortaj ŝuoj por promeni sur la plaĝo kaj en la naĝejo. Malfermitaj pantofloj kaj fermitaj pantofloj povas esti komfortaj por promeni hejme aŭ surstrate. La komforto de la zori-ŝuoj reflektas en la fleksebla prezo, kiu komenciĝas per tre malmultekostaj prezoj, kaj la facileco piedvesti ilin.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.