Zoo am Meer
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Zoo am Meer ("zoologi-parko ĉe l' mar'") situas en Bremerhaven, Germanujo, rekte ĉe la Vezer-digo proksime al la Leuchtturm Bremerhaven ("lumturo Bremerhaven") ĉe Neuer Hafen ("nova haveno") kaj estas temhava zoologi-parko kun specialiĝo je bestospecoj vivantaj en akvo kaj nordaj.
Zoo am Meer Bremerhaven | |||
bestoĝardeno | |||
---|---|---|---|
Organizaj aferoj | |||
Akreditiĝoj/ Membrecoj |
WAZA, EAZA, VDZ, ISIS, Sphenisco e.V., WCF, yaqu pacha | ||
Geografio | |||
Ŝtato | Germanio | ||
Situo | Bremerhaven | ||
Areo | 11.800 m² | ||
Geografia situo | 53° 32′ 41″ N, 8° 34′ 13″ O (mapo)53.5447222222228.5702777777778 | ||
| |||
Statistiko | |||
Ceteraj informoj | |||
Retpaĝo | http://www.zoo-am-meer-bremerhaven.de | ||
Tiu zoologi-parko estas la plej malgranda publika de Germanujo kaj estas aranĝita precipe por familioj kun junaj infanoj. La nombro de bestospecoj estas intence limigita cele al bona superrigardo. Aldone al la marbestoj estis akceptitaj en la specgamon pliaj, por infanoj interesaj bestospecoj, kiel ĉimpanzoj, pumoj kaj la scivolemaj keoj. En la centro estas granda ludejo kun piratŝipo por grimpi kaj karesbestoj. La zoologi-parka butiko ofertas multon, kion la infanoj deziras, por ekscii ankoraŭ pli pri bestoj. Specialaĵo estas la elvidplatformo. Ĝi ebligas vidon al la Vezer-buŝo kaj observadon de la pasantaj ŝipoj. La vizitanto povas ne sole okupiĝi pri la marbestoj, sed ankaŭ rigardi al ties vivmedio. Tial konvenas la nomo de tiu zoologi-parko.