From Wikipedia, the free encyclopedia
HONFAN (plumnomo de Zhang Hongfan) (naskiĝis en 1910, mortis la 31-an de julio 1989 en Pekino) estis la ĉefo-redaktoro de la granda Esperanta-ĉina vortaro (1987), kiu restas unu el la plej imponaj nacilingvaj vortaroj.
Zhang Hongfan | |
---|---|
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Honfan |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1910 |
Morto | 31-an de julio 1989 (79-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Popola Respubliko Ĉinio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Komence de la 1930-aj jaroj Honfan lernis en la Unua Kampara Pedagogia Kolegio de Ĝjinan, kie li estis influita de "revoluciaj pensoj". En 1932 li estis arestita de la Kuomintanga registaro pro sia aktivado kontraŭ Japanio. Dum la aresto li eklernis Esperanton.[1]
En la 1940-aj jaroj li aktive instruis Esperanton en Chongqing kadre de la fama Koresponda Esperanto-Lernejo, samtempe redaktante la revuon Ĉina esperantisto. Li poste fariĝis unu el la fondintoj de El Popola Ĉinio. Produktiva verkanto kaj tradukanto, kiu i.a. aperigis ĉinan version de Historio de la lingvo Esperanto de Edmond Privat, li dediĉis la lastajn dek jarojn al vortara laboro. Ĝis sia morto li prilaboris la manuskripton de pli granda laŭtema vortaro de Esperanto.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.