From Wikipedia, the free encyclopedia
Zabriskie Point estas ital-usona filmo de Michelangelo Antonioni, publikigita en 1970.
Zabriskie Point | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Zabriskie Point |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 3 sep. 1970, 1970 |
Ĝenro | filma dramo |
Kameraado | Alfio Contini |
Reĝisoro(j) | Michelangelo Antonioni |
Produktisto(j) | Carlo Ponti |
Scenaro | Michelangelo Antonioni • Tonino Guerra • Sam Shepard • Franco Rossetti • Fred Gardner • Clare Peploe |
Loko de rakonto | Kalifornio |
Muziko de | Jerry Garcia |
Rolantoj | Mark Frechette • Daria Halprin • G. D. Spradlin • Rod Taylor • Paul Fix • Kathleen Neal Cleaver • Harrison Ford |
Produktinta firmao | Metro-Goldwyn-Mayer |
IMDb | |
La filmo ilustras la usonan studentan protestadon dum la malfruaj 1960-aj jaroj, kaj ankaŭ la seksan liberigon propran de tiuj jaroj. Ĝi estas sekva de filmoj kiel Easy Rider de Dennis Hopper. Tre pribatalita de puritana usonanaro - tio kio okazigis multajn incidentojn kun por-Nixon-aktivuloj - la filmo ankaŭ estis kritikata de maldekstremuloj pro ĝia karikatura almovo al la kontraŭkulturo tiama. Malbone recenzita, Zabriskie Point estis komerca fiasko kiam ĝi eldoniĝis: ĝi tamen influis la estetikon de usona kinarto de la 1970-aj jaroj.
La muziko estis komponata, parte, de la rokgrupo Pink Floyd. Jen la dua kunlaboro inter Michelangelo Antonioni kaj la produktisto Carlo Ponti, post la sukceso de Blow-Up (Ora Palmo en 1967), kaj antaŭ tiu de Professione: reporter en 1975.
La filmo rakontas la renkontiĝon de idealisma studentino kaj de pli radikala aktivulo en la Valo de la Morto dum la studenta agitado de la 1960-aj jaroj en Usono.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.