Yasiin Bey
usona repisto kaj kantisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Yasiin Bey (/jæˈsiːn ˈbeɪ/ yass-EEN BAY; denaske Dante Terrell Smith, 11a de Decembro, 1973), iam konata kiel Mos Def (/ˌmoʊs ˈdɛf/ MOHSS DEF), estas usona repisto kaj aktoro. Elstara figuro de la nomita konscia aŭ politika hiphopo, li estas rekonata pro sia uzado de vortoludoj kaj komentoj pri sociaj kaj politikaj temoj, kiel policbrutaleco, usona esceptismo, kaj la socia statuso de afrikusonanoj.
Yasiin Bey | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskonomo | Dante Terrell Smith | ||||
Naskiĝo | 11-an de decembro 1973 (1973-12-11) (50-jaraĝa) en Broklino | ||||
Religio | islamo vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Universitato de Novjorko Talent Unlimited High School (en) Philippa Schuyler Middle School (en) City As School (en) vd | ||||
Infanoj | 6 | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Mos Def vd | ||||
Okupo | kantisto repisto televida aktoro muzikproduktisto komponisto kantoverkisto kantaŭtoro aktoro filmaktoro vd | ||||
Aktiva dum | 1994– vd | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li ekkarieris per hiphopaj diskoj en 1994 kaj aligis siajn fratojn en la mallongdaŭra rep-grupo Urban Thermo Dynamics (UTD), kaj kiel gasto aperis en albumoj de Da Bush Babees kaj De La Soul. En 1996, li kaj lia kolego de Brooklyn repisto Talib Kweli formis la duon Black Star (nigra stelo), kies debuta albumo Mos Def & Talib Kweli Are Black Star (1998) enhavis la unuopaĵojn "Definition" kaj "Respiration". Li publikigis sian soloan debuton, nome Black on Both Sides, en 1999, kiun sekvis The New Danger (2004), True Magic (2006), kaj The Ecstatic (2009). Lia unuopaĵo de 2000 nome "Oh No" restas lia nura apero en la sukcesolisto de Billboard Hot 100 kiel soloisto. En 2014, About.com listigis lin la 14a en sia "50 Greatest Rappers of All Time" (50 Plej grandaj repistoj de ĉiuj tempoj).
Iama infana aktoro en televidaj filmoj, serioj, kaj teatro, Bey aperis en filmoj kiel Something the Lord Made, Next Day Air, The Hitchhiker's Guide to the Galaxy, 16 Blocks, Be Kind Rewind, The Italian Job, The Woodsman, Bamboozled, kaj Brown Sugar kaj en televidaj serioj kiel Dexter kaj House. Li gastigis poezian televidan serion Def Poetry Jam el 2002 ĝis 2007.