Yılmaz Güney
From Wikipedia, the free encyclopedia
Yılmaz Güney (elp. Jilmas Guenej, naskiĝis la 1-an de aprilo 1937 en Adana, Turkio, mortis la 9-an de septembro 1984 en Parizo), estis zazaa-kurda reĝisoro, sceneja artisto, verkisto kaj aktoro[1][2]. Li estas plej konata pro la filmoj Yol, La grego kaj lia lasta filmo kiu titoliĝis Muren (Muro). La filmo Yol (elp. jol) ricevis la oran palmon en la kinfestivalo en Kane (fr: Cannes), Francio, dum la filmo estis malpermesita en Turkio.
Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Yılmaz Güney | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Yılmaz Pütün |
Aliaj nomoj | Çirkin Kıral (Ugly King) |
Naskiĝo | 1-an de aprilo 1937 (1937-04-01) en Adana |
Morto | 9-an de septembro 1984 (1984-09-09) (47-jaraĝa) en 14-a arondismento de Parizo |
Mortokialo | stomaka kancero |
Tombo | Tombejo Père-Lachaise |
Lingvoj | turka |
Ŝtataneco | Turkio |
Familio | |
Edz(in)o | Nebahat Çehre |
Okupo | |
Okupo | filmreĝisoro • aktoro • scenaristo • filmmuntisto • poeto • produktoro |
Verkoj | Yol |
Fermi
Kiam Güney komprenis ke liaj eblecoj fari filmojn en Turkio praktike nuliĝis, li fuĝis al Parizo en 1981 por eskapi 100-jaran malliberejan punon. Lia lasta ago favore al la kurdoj estis lia engaĝo fondi la Kurdan Instituton en Parizo[3].