Ellezelles (france: [EL'zel], nederlande Elzele) estas municipo en Belgio. Komence de januaro 2016 ĝi havis 5922 loĝantojn. La municipo apartenas al la distrikto Ath.
Ellezelles | |||
---|---|---|---|
municipo | |||
municipo en Belgio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Belgio | ||
Provinco | Henegovio | ||
Poŝtkodo | 7890 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 5 922 (januaro 2016) | ||
Loĝdenso | 124 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 50° 44′ N, 3° 40′ O (mapo)50.7333333333333.6666666666667 | ||
Areo | 45,28 km² (4 528 ha) | ||
Horzono | GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro) | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Ellezelles [+] | |||
Ekde 1977 la municipoj Lahamaide kaj Wodecq apartenas al Ellezelles, la ĉefa municipo.
Laŭ la retejo Ellezelles-On-Line (vidu suben), Ellezelles estas la naskiĝloko de la fikcia belga detektivo Hercule Poirot.
Historio
Ekde la 13a jc. la areo estis konfliktejo inter Flandrio kaj la valona provinco Henegovio (fr.Hainaut). Tial la regiono estis ankaŭ nomata debatolando (fr. terre de débats).
Folkloro
En 1610 la loka sorĉistino Quintine estus pendigita kaj bruligita en Ellezelles. Por memorfesti tion ĉi ĉiujare ekde la fino de junio 1972 estas organizataj tn. 'sabatorgion'. Krome, oni povas trovi sorĉistinobildojn tra la tuta vilaĝo.
Turismaj vidindaĵoj
En la loka turisma informejo okazas krom portempaj ekspozicioj ankaŭ fiksan prezentadon per kiu oni estas gvidate perekrane tra la naturpejzaĵo 'Pays des Collines'[1] (lando de la montetoj), inkluzive de metiejoj kaj la loka historio de la vilaĝo. Laŭlonge de 'Le Sentier de l'Etrange' (la promenvojo de la strangeco) kiu longas ses kilometrojn, troveblas statuoj kaj skulptaĵoj, ĉefe pri la temo sorĉismo.
Referencoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.