komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia
Wittenbach SG estas komunumo en la elektodistrikto Sankt-Galo, Kantono Sankt-Galo, Svislando. Ĝi havis 8661 loĝantojn je la 31-a de decembro 2006.
- La mallongigo SG en Wittenbach SG staras por la svisa Kantono Sankt-Galo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Wittenbach. |
Wittenbach SG | |||||
---|---|---|---|---|---|
komunumo en Svislando | |||||
| |||||
Kantono | Sankt-Galo | ||||
Distrikto | Elektodistrikto Sankt-Galo | ||||
Koordinatoj | 47° 28′ 0″ N 9° 22′ 0″ O (mapo) | ||||
Nombro de loĝantoj | 8661 | ||||
Areo | 12,22 km² | ||||
Alteco | 603 m super marnivelo | ||||
Poŝtkodo | 9300 | ||||
Komunumkodo | {{{kodo}}} | ||||
Wittenbach situas norde de la urbo Sankt-Galo. La plej alta punkto de la komunumo troviĝas sur la monteto Peter und Paul je alteco de 780 m s.m., la plej malalta estas en la fluejo de la rivero Steinach je alteco de 490 m s.m. Partnerkomunumoj de Wittenbach estas Wilburgstetten kaj Selma. En Wittenbach troviĝas la Kastelo Dottenwil.
La komunumo konsistas el la municipoj Wittenbach, Kronbühl, Bruggwaldpark kaj pluraj disigitaj setlejoj kaj la eksklavo Hinterberg.
Wittenbach disponas pri stacidomo ĉe la linio de Svisaj Sudorientaj Fervojoj de Sankt-Galo al Romanshorn. Estas ankaŭ aliro al la nacia aŭtoŝoseo N1.
La unua dokumenta mencio de Wittenbach datas laŭ la Historia Leksiko de Svislando el la jaro 1297. La komunumo apartenis ĝis la jaro 1831 la la distrikto Rohrschach, de 1831 ĝis 1918 al la distrikto Tablat kaj ĝis 2002 al la distrikto Sankt-Galo. Ek de 2002 ĝi estas parto de la nova elektodistrikto Sankt-Galo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.