From Wikipedia, the free encyclopedia
Winterstein [vinterŝtajn], kiu signifas Vintroŝtono, estas la nomo de roko en Elba Grejsmontaro. Ĝi estas 390 metrojn alta kaj situas en la germana parto de la montaro – kvar kilometrojn sude de Ottendorf kaj la saman distancon nordoriente de Schmilka.
Winterstein | |||
---|---|---|---|
monto • Rokburgo | |||
Geografiaj informoj | |||
Lando | Germanio | ||
Geografia situo | 50° 54′ 38″ N, 14° 16′ 48″ O (mapo)50.910514.2799 | ||
| |||
La rokon Winterstein oni nomas ankaŭ Hinteres Raubschloss [~raŭbŝlos], kiu signifas Malantaua Rabokastelo, ĉar en la mezepoko sur ĝi troviĝis burgo. Post la estintaj konstruaĵoj restis malmulto; precipe truoj kie sin apogis traboj, ŝtupoj kaj cisterno.
La supra plataĵo de Winterstein estas atingebla trans fera eskalo, kiu staras vertikale meze de kavaĵo en la rokinterno kaj trans feraj ŝtuparoj en fendego.
Sur la roko prezentiĝas cirkla panoramo, kiu inkluzivas Teichstein, Lorenzsteine, Kleiner Winterberg, Affensteine kaj la vilaĝon Ottendorf.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.