Carl Gottfried Wilhelm Vollmer
germana leksikografo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Carl Gottfried Wilhelm VOLLMER (naskiĝinta la 13-an de marto 1797 en Toruń, mortinta la 7-an de oktobro 1864 en Berlino) estis germana verkisto kaj klasika filologo kaj universala popularscienca klerigisto. Liaj pseŭdonimoj estis C. Morvell, W.F.A. Zimmermann kaj W.C.A. Zimmermann.
Carl Gottfried Wilhelm Vollmer | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 13-an de marto 1797 (1797-03-13) en Toruń | |
Morto | 7-an de oktobro 1864 (1864-10-07) (67-jaraĝa) en Berlino | |
Lingvoj | germana vd | |
Ŝtataneco | Reĝlando Prusio vd | |
Profesio | ||
Alia nomo | W. F. A. Zimmermann • V. F. A. Zimmermann vd | |
Okupo | verkisto filologo vd | |
Laborkampo | Mitologio kaj literatura vulgarigo de scienco vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Li famiĝis en 1836 post eldono de la fakleksikono mitologia Wörterbuch der Mythologie kio fakte estis pioniraĵo, almenaŭ en Germanlingvio. Ĉar temis pri la unua provo prezenti kompare la religiajn ideojn de eŭropaj kaj neeŭropaj popoloj. Antaŭ ĝi ekzistis nur fakleksikonoj pri unuopaj kulturoj, ekz. de la Grek-romia antikvo.
La trian eldonon (Stutgarto 1874) prilaboris Wilhelm Christian Binder, kun enkonduko de Johannes Minckwitz.[1]
Vollmer ankaŭ verkis diversajn popularajn enkondukojn je natursciencoj por laikoj (ekz. pri ĥemio) kaj vojaĝrakontojn kaj historio. El ili ĉerpis ankaŭ Karl May ofte.[2]