Wilhelm Julius Foerster
From Wikipedia, the free encyclopedia
Wilhelm Julius FOERSTER (same literumebla Wilhelm Julius Förster, sed kutimas la unua variaĵo, naskiĝis la 16-an de decembro 1832 en Grünberg, Silezio, hodiaŭ Zielona Góra, mortis la 18-an de januaro 1921 en Bornim, hodiaŭ urboparto de Potsdam) estis germana astronomo, sciencorganizanto, sciencpublicisto kaj pacisto.
Wilhelm Julius Foerster | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Wilhelm Foerster | |||||
Naskiĝo | 16-an de decembro 1832 (1832-12-16) en Zielona Góra | ||||
Morto | 18-an de januaro 1921 (1921-01-18) (88-jaraĝa) en Bornim | ||||
Lingvoj | germana • latina vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio vd | ||||
Alma mater | Bonna universitato vd | ||||
Familio | |||||
Infanoj | Karl Foerster (en) , Ernst Foerster (en) , Friedrich Wilhelm Förster vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | astronomo fizikisto aŭtoro universitata instruisto matematikisto vd | ||||
Laborkampo | Astronomio, fiziko kaj matematiko vd | ||||
Doktoreca konsilisto | Friedrich Wilhelm Argelander vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Foerster estis direktoro de la Berlina Stelobservatorio (1865–1903) kaj instruis en la Berlina Universitato (1858–1920).
Estiĝis laŭ lia iniciato la Astrofizika Observatorio Pocdamo (Leibniz-Institut für Astrophysik Potsdam) kaj poste la Einsteinturm (Einstein-turo) en Pocdamo, la Instituto de Astronomia Kalkulo, kiu interalie kalkulis la orbitojn de multaj asteroidoj kaj la Reĝa Prusa Geodezia Instituto en Berlino (Königlich Preußisches Geodätisches Institut in Berlin). Li estis kunfondinto de la Physikalisch-Technische Reichsanstalt (Fizike-Teknika Regna Institucio), la antaŭulo de la hodiaŭa Physikalisch-Technische Bundesanstalt (Fizike-Teknika Federacia Institucio). Li grave partoprenis la instalon de Internationaler Breitendienst (Internacia Latituda Servo), la hodiaŭa International Polar Motion Service (IPMS), la enkondukon de la metra sistemo kaj de eŭropaj mezurado kaj normigado. Ekde 1869 li estis membro kaj de 1891 ĝis 1920 prezidanto de la internacia Maß- und Gewichtskomitee (Komitato de Mezuriloj kaj Pesiloj), ekde 1870 direktoro Normal-Eichungs-Kommission (Normala Normiga Komisiono), la plej alta normiga instanco de la Norddeutscher Bund (Nordgermana Federacio) respektive ekde 1871 de Germana Regno.
Foerster estis interalie kunfondinto de la internacia Astronomia Societo, de Berlina Societo URANIA kaj de la pacmovada societo Deutsche Friedensgesellschaft.
Li estis honora prezidanto de Delegacio por alpreno de lingvo internacia kaj membro de ĝia komitato, prezidanto de la Internacia Scienca Asocio Esperanta (ISAE), en 1912 kaj en Berlino ekde 1908 membro de Esperanto-gruparo Berlino, frua antaŭulo de Esperanto-Ligo Berlin.