Wentworth Miller
From Wikipedia, the free encyclopedia
Wentworth Earl Miller III (naskiĝis en Chipping Norton, Oxfordshire, Britio; la 2-an de junio 1972) estas aktoro kaj modelo de Britio. Li famiĝis pro la ĉefrolado kiel "Michael Scofield" en televidserio Prison Break.
Wentworth Miller | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 2-an de junio 1972 (1972-06-02) (52-jaraĝa) en Chipping Norton | |
Lingvoj | angla vd | |
Ŝtataneco | Usono vd | |
Alma mater | Universitato Princeton Midwood High School (en) Quaker Valley High School (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | televida aktoro modelo filmaktoro scenaristo aktoro filmproduktoro vd | |
Aktiva dum | 1998– vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Prison Break tuj fariĝis unu el la plej famaj kaj gravaj televidserioj de la televidĉeno Fox. Per lia aktorado en tiu serio Miller famiĝis kaj sukcesis esti nomumata al la Premio Ora Globo en 2005, kiel plej bona aktoro en televidserio.
Miller ankaŭ aperis en la muzikvideoj kiel "We Belong Together" aŭ "It's Like That" de Mariah Carey.
Wentworth Miller estris la liston de la sekssimbolaj aktoroj en 2006 kaj 2007 laŭ la revuo People. En 2007 estis nomata de la revuo Entertainment Weekly kiel la virseksa sekssimbolo plej erotika de ĉiuj epokoj. Krom la televidserio, muzikvideoj ankaŭ li laboris kiel modelo en pluraj komercaj kampanjoj.