From Wikipedia, the free encyclopedia
Distrikto Weinfelden estas distrikto de Kantono Turgovio. Ĝi havas areon de 227,2 km² kaj nombris post la grandigo la 1-an de januaro 2011 laŭ la statistiko de la 31-a de decembro 2009 entute 49647 loĝantojn. La ĉefloko de la distrikto estas la komunumo Weinfelden.
Distrikto Weinfelden | |
---|---|
distrikto de Svisio • Distriktoj de Kantono Turgovio | |
Kantono | Turgovio |
Ĉefloko | Weinfelden |
Geografia situo | CH1903: 725015 / 269767 (mapo)47.56679.1 |
Nombro de loĝantoj | 49647 (2009-12-31) |
Areo | 227,2 km² |
Loĝantardenseco | 225 loĝantoj/km² |
Federacia Kodo | 2008 |
La distrikto Weinfelden situas en la centro de Kantono Turgovio en la meza valo de la rivero Turo. Norde ĝin limas la montoĉeno Seerücken.
Tra Weinfelden pasas la grava linio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Romanshorn al Vinterturo. Weinfelden mem estas regiona fervojnodo kun linioj al Kreuzlingen, Konstanco, Wil kaj Sankt-Galo.
Post la validiĝo de la nova leĝo pri la komunumo de Kantono Turgovio al la distrikto Weinfelden apartenas la sekvantaj dek-ok komunumoj:
Blazono | Nomo | Loĝantoj (Dec 2009) |
Areo in km² |
Komunuma n-ro |
---|---|---|---|---|
Affeltrangen | 2293 | 14,44 | 4711 | |
Amlikon-Bissegg | 1229 | 14,4 | 4881 | |
Berg | 3073 | 13,1 | 4891 | |
Birwinken | 1300 | 12,3 | 4901 | |
Bischofszell | 5442 | 11,7 | 4471 | |
Bürglen | 3092 | 11,7 | 4911 | |
Bussnang | 2034 | 19,0 | 4921 | |
Erlen | 3129 | 12,2 | 4476 | |
Hauptwil-Gottshaus | 1787 | 12,5 | 4486 | |
Hohentannen | 594 | 8,0 | 4495 | |
Kradolf-Schönenberg | 3313 | 10,9 | 4501 | |
Märstetten | 2464 | 9,9 | 4941 | |
Schönholzerswilen | 772 | 10,94 | 4756 | |
Sulgen | 3423 | 9,1 | 4506 | |
Weinfelden | 10159 | 15,5 | 4946 | |
Wigoltingen | 2133 | 17,2 | 4951 | |
Wuppenau | 1024 | 12,15 | 4791 | |
Zihlschlacht-Sitterdorf | 2044 | 12,2 | 4511 | |
Totale | 18 | 49657 | 227,2 | 2007 |
Al la distrikto Weinfelden apartenis ĝis la fino de 2010 la sekvantaj ok komunumoj:
Blazono | Nomo | Loĝantoj (Dec 2007) |
Areo in km² |
Komunuma n-ro |
---|---|---|---|---|
Amlikon-Bissegg | 1223 | 14.4 | 4881 | |
Berg | 3058 | 13.1 | 4891 | |
Birwinken | 1265 | 12.3 | 4901 | |
Bürglen | 3092 | 11.7 | 4911 | |
Bussnang | 2034 | 19.0 | 4921 | |
Märstetten | 2399 | 9.9 | 4941 | |
Weinfelden | 9852 | 15.5 | 4946 | |
Wigoltingen | 2126 | 17.2 | 4951 | |
Totale | 8 | 25049 | 113,1 | 2007 |
La distrikto Weinfelden naskiĝis unue kiel administra unuo de la Helveta Respubliko kaj poste ek de 1803 kiel administra unuo de la tiam nove fondita Kantono Turgovio. En julio 1830 en la distrikto Weinfelden komenciĝis la julirevolucio, kiu kondukis fine al la demokratia konstitucio unue de Turgovio kaj poste de tuta Svislando. Surbaze de la nova leĝo pri la komunumoj de Kantono Turgovio kun efiko de la 1-a de januaro 2011 al la distrikto Weinfelden estis atribuitaj 10 novaj komunumoj, 3 de la distrikto Münchwilen kaj 7 de la malfondita distrikto Bischofszell. La teritorio de la distrikto tiel duobliĝis de 113,1 km² al 227,2 km², kaj la loĝantaro de 25049 al 49647.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.