Wangari Maathai
kenja media kaj politika aktivulino (1940-2011) / From Wikipedia, the free encyclopedia
D-rino Wangari Muta Maathai [ŭangARi MUta ma:TAJ] naskiĝis la 1-an de aprilo 1940 en la vilaĝo Ihito (distrikto de Nyeri en Kenjo) kaj mortis la 25-an de septembro 2011 en Nairobi. Ŝi estis kenja media kaj politika aktivulino. En 2004 ŝi estis la unua virino el Afriko, al kiu oni donis la Nobel-Premion pri Paco pro ŝia kontribuo al pli bona medio, demokratio kaj paco. Ŝi estis ankaŭ la unua virino de la meza kaj orienta Afriko kiu doktoriĝis en la universitato en Afriko. Ŝi batalis por demokratio en Kenjo kaj kun multaj virinoj replantis interalie praarbaron kiun bruligis la brita armeo dum kontraŭkolonia batalo (por pli facile mortigi la ribelulojn).
Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Fermi