Wang Chongfang
ĉina Esperantisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
WANG Chongfang, ĉine 王崇芳 (naskiĝis en 1936), estas ĉina emerita mezlerneja instruisto de la angla el la urbo Zhenjiang (provinco Jiangsu), Esperanto-tradukisto kaj la nuntempe plej grava ĉina Esperanto-vortaristo.
Rapidaj faktoj Persona informo, Okupo ...
Wang Chongfang | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1935 (1935-11-30) (88-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Popola Respubliko Ĉinio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto vortaristo tradukisto |
Fermi
Wang studis la ĉinan lingvon en supera lernejo kaj fariĝis anglalingva mezlerneja instruisto. Li krome lernis la rusan, francan kaj japanan lingvojn, kaj iomete scias la latinan.