From Wikipedia, the free encyclopedia
Wandervogel (fondo en 1896; oficiala registriĝo kiel societo en 1901) estis junulara gruparo por perpiedaj ekskursoj kaj montaj promenadoj. Wandervogel iĝis elirpunkto de gravega germana junulara movado. Ĉio ekis en Steglitz, kie la stenografi-helpinstruisto Hermann Hoffmann-Fölkersamb konvinkis junulojn pri la beleco de migrado. Li post jaroj interkonsentis kun la gimnazia lernejestro Robert Lück, ke la lernantoj rajtu eĉ sen lernanta observado marŝadi kaj ekskursi.
Wandervogel | ||
---|---|---|
registrita asocio de Germanio | ||
Komenco | 1896 vd | |
Lando(j) | Germanio vd | |
Sidejo | Berlino | |
Jura formo | registrita asocio de Germanio | |
Oni intencis venki la grandurban civilizacion kaj propagandis vivstilon tipe por junuloj. Post ŝanĝiĝintaj gruparoj kaj asocioj, fondiĝis en 1927 finfine la ligo Deutsche Freischar. Inter 1933 kaj 1935 la Wandervogel-grupoj kaj la Bündischen Jugend estis malpermesitaj de la nacisocialistoj dum la nazia unuformigo kaj estis devigataj malaperi kaj kontraŭvole kunfandi je la unuforma Hitlera Junularo.
Teo Jung, fondinto de la Heroldo de Esperanto, en sia juneco estis aktiva membro kiel ankaŭ la pentristo Wilhelm Kaufmann kaj multegaj aliaj personoj. Interesa membro estis ankaŭ Theo Eggink, lignoskulptisto, kiu kreis pedagogiajn porinfanajn karakterojn pupteatrajn.
Post 1945 okazis kelkaj novaj fondoj. Certe neniam plu estis atingita la iama elradiado socien. Rilata movado estas la naturamikoj.
La nomo Wandervogel (esperante migrobirdo) estis elektita en 1901. Ĝi devenis de sekva poemo de Otto Roquette, kiun poemon kantis la steglitz-a sekcio de Wandervogel.
|
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.