Walter Duranty
usona ĵurnalisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Walter DURANTY (1884 Liverpool, Anglio, - 1957) estis ĵurnalisto, plurjara reprezentanto de The New York Times en Moskvo. Li ricevis la Pulitzer-premion en 1932 pro diversaj artikoloj de 1931.
Walter Duranty | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Walter Duranty | |||||
Naskiĝo | 25-an de majo 1884 (1884-05-25) en Liverpool | ||||
Morto | 3-an de oktobro 1957 (1957-10-03) (73-jaraĝa) en Orlando | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (–1927) Usono vd | ||||
Alma mater | Kolegio Emanuelo vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ĵurnalisto vd | ||||
Laborkampo | Ĵurnalismo vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Oni nun rigardas lian agadon kiel propagandon por la soveta reĝimo, kiu subaĉetis lin per certigo de luksa vivo en Moskvo.
La angla ĵurnalisto Malcolm Muggeridge - kiu laboris en Ukrainio por The Manchester Guardian kaj estis atestanto de multaj samepokaj eventoj, nomis Duranty "La plej granda mensogisto, kiun mi iam ajn renkontis en ĵurnalismo" ("the greatest liar I have met in journalism").
Duranty neis en artikolo en New York Times (1933) la ekziston de la Ukrainia malsatego en 1932–33. Pro tio oni volis depreni de li en 2003 la premion, sed nesukcese.
Duranty - kiu perdis kruron pro fervoja akcidento - vivis en Moskvo 12 jarojn.