Västerbottens län
From Wikipedia, the free encyclopedia
Västerbottens län estas la dua plej norda el la 20 modernaj provincoj de Svedio. Ĝia areo konsistas el tiu de la historia provinco Okcidenta Botnio, el la suda parto de sveda Laponio kaj la nordorienta parto de Angermanio. Administra centro de la provinco estas la urbo Umeå. Laŭ la stato de la 1-a de januaro 2008, la provinco kovras areon de 55 190 kvadrataj kilometroj, kaj la 31-an de marto 2011 en ĝi vivis 259.239 loĝantoj.
Rapidaj faktoj
Västerbottens län | |
---|---|
Blazono de la provinco | Situo en Svedio |
![]() |
![]() |
Ŝtato | ![]() |
Provinca litero | AC |
Provinca kodo | 24 |
Historia(j) provinco(j) | Okcidenta Botnio, sudo de sveda Laponio kaj nordoriento de Angermanio |
Ĉefurbo | Umeå |
Komunumoj | 15 |
Provincestro | Helene Hellmark Knutsson |
Areo (suma) | 55 186,2 km² |
Loĝantoj | 279 520 (stato de 2024) |
Ekestodato | 1638 |
Retejo | Oficiala retejo |
Fermi