Vrbatův Kostelec
municipo en la distrikto Chrudim de Ĉeĥio From Wikipedia, the free encyclopedia
municipo en la distrikto Chrudim de Ĉeĥio From Wikipedia, the free encyclopedia
Municipo Vrbatův Kostelec situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, en valo de rivereto Žejbro, 4 km okcidente de urbo Skuteč kaj 11 km oriente de urbo Nasavrky, ĉe ŝoseo n-ro 337 inter Nasavrky kaj Skuteč. Vivas ĉi tie 370 loĝantoj (2024).
Vrbatův Kostelec | |||
municipo | |||
Vrbatův Kostelec el ŝoseo el domaro Hlína | |||
|
|||
Oficiala nomo: Vrbatův Kostelec | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | ||
Distrikto | Distrikto Chrudim | ||
Administra municipo | Skuteč | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Montaro | Svitava montetaro, Fera montaro | ||
Rivero | Žejbro | ||
Situo | Vrbatův Kostelec | ||
- alteco | 408 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 51′ 14″ N 15° 56′ 28″ O (mapo) | ||
Areo | 5,44 km² (544 ha) | ||
Loĝantaro | 370 (2024) | ||
Denseco | 68,01 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1073 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 538 51 ĝis 539 73 | ||
NUTS 3 | CZ053 | ||
NUTS 4 | CZ0531 | ||
NUTS 5 | CZ0531 572535 | ||
Katastraj teritorioj | 2 | ||
Partoj de municipo | 4 | ||
Bazaj setlejunuoj | 4 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Vrbatův Kostelec | |||
Retpaĝo: www.vrbatuvkostelec.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio | |||
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Horka, Prosetín, Chrast, Miřetice, Leštinka kaj Tisovec.
Vilaĝo Vrbatův Kostelec apartenis al monaĥejo Podlažice. La unua skriba mencio pri ĝi estas verŝajne el la jaro 1073 kaj la preĝejo estas menciita jam en la jaro 1186. En pasinteco oni provadis en ĉirkaŭaĵo mini kretacean karbon.
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 658 |
1880 | 648 |
1890 | 597 |
1900 | 689 |
1910 | 758 |
1921 | 754 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 877 |
1950 | 658 |
1961 | 623 |
1970 | 513 |
1980 | 480 |
1991 | 407 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 349 |
2014 | 343 |
2016 | 340 |
2017 | 349 |
2018 | 345 |
2019 | 346 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 349 |
2021 | 354 |
2022 | 370 |
2023 | 364 |
2024 | 370 |
Sude de Vrbatův Kostelec, direkte al Kvasín ni povas vidi tiel nomatajn kriptojn, disigitajn ŝtonegojn, karakterizaj por regiono de Skuteč.
Proksime de fervoja linio el Chrudim al Hlinsko troviĝas malprofunda groto "Partyzánka", en kiu dum la dua mondmilito kaŝadis sin partizanoj. En deklivo de monto Kostelecká hůra estis ankoraŭ du grotoj, Drábka kaj Čertova, sed tiuj jam neniiĝis.
Preĝejo de Sankta Gallus estas ununava, kun kvinlatere fermita gotika presbiterejo konstruita ĉirkaŭ la jaro 1300, kun sakristio flanke de ĝi kaj turo en la okcidenta frontono. La presbiterejo estas radiece volbita, triumfa arko estas milde pinta, neprofilita, sur ambaŭ flankoj milde hakita. En la navo estas plata plafono sur fabiono. Ankaŭ sakristio estas platplafona, la subturejo estas kreste volbita. Sur ĉefaltaro estas bildo de F. Müller el la jaroj 1899, bildoj de Krucumado kaj de Sankta Francisko Ksaviero estas el tempo post la jaro 1700. En preĝeja ekipaĵo estas renesanca ŝtona aspergujo kaj gotika kaliko el la 15-a jarcento, verŝajne donaco de ministoj el Včelákov. En legendo oni asertas, ke en ĉirkaŭaĵo de Vrbatův Kostelec estas enfositaj diservaj iloj el monaĥejo de Podlažice.
Kapelo de Sankta Maria devenas el la jaroj 1800 - 1820. Ĝi estas oblongforma, ortangule fermita, membriĝita per lizenaj kadroj, barele volbita, en la fronto estas triangula frontono. Sur la altaro estas bildo de J. Papáček el Chrudim.
Kampa kruckolono situas ĉe vojkruciĝo al domaro Hlína.
Apud la preĝejo sur vilaĝplaco troviĝas metala skulpturo kreita de loka forĝisto el feraj elementoj de agrokulturistaj maŝinoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.