Vozka (Hrubý Jeseník)
From Wikipedia, the free encyclopedia
From Wikipedia, the free encyclopedia
Vozka (1377 m), (esperante: Koĉero) estas monto en Ĉeĥio. Kun supermara alteco 1377 m s. m. temas pri la oka plej alta monto de montaro Hrubý Jeseník kaj la dua plej alta en ties subtutaĵo, montetaro Keprnická hornatina.
Vozka | |
esperante: Koĉero | |
monto | |
Vido al montopinto de Vozka el monto Červená hora | |
Oficiala nomo: Vozka | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Regiono Olomouc |
Distrikto | Distrikto Šumperk |
Historia regiono | Silezio |
Montaro | Hrubý Jeseník |
Akvejo | Moravo |
Situo | Vozka |
- alteco | 1 377 m s. m. |
- koordinatoj | 50° 09′ 11″ N 17° 06′ 30″ O (mapo) |
Plej facila aliro | el Branná |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Situo enkadre de Sudetoj
| |
Vikimedia Komunejo: Vozka (Hrubý Jeseník) | |
Portalo pri Ĉeĥio | |
Superantaj mineraloj estas gnejsoj kaj skistoj. Turisme kaj nature interesaj estas 7 m altaj skistaj atestrokoj sur la pinto, en kiuj troviĝas abundaj kreskitaĵoj de mineralo staŭrolito.
Vozka troviĝas sur sudokcidenta flanko de la ĉefa jesenika montodorso, iliaj deklivoj estas deakvigataj de riveroj Hučivá Desná, Žlební potok kaj Hučavá ĝis Moravo.
Vozka estas parto de PPR Jeseníky kaj NNR Šerák-Keprník.
La pinto de Vozka estas kovrita de maldensa picearo, en altecoj 1310–1340 m troviĝas torfejo.
Alveno al la pinto estas el la ĉefa montodorso sur flava marko el Trojmezí aŭ verda el selo Pod Vřesovkou el valo kiel sur la flava aŭ verda markoj el Branná.
De sur la pintaj rokoj estas ronda belvido tra la tuta Hrubý Jeseník, dum bona videbleco eblas ekvidi eĉ Karkonoŝon, Beskidojn aŭ Tatrojn.
Laŭ mito la estiĝon de la pintaj rokoj oni klarigas tiel, ke tra ĉi tiea torfejo estis veturanta koĉero kun ŝarĝo de pano; sed li enfalis en la torfejon kaj por ke li elveturu el la torfejo, li submetis radojn per panoj. Pro tio trafis lin puno kaj sur la pinto de monto li ŝtoniĝis eĉ kun sia veturilo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.