From Wikipedia, the free encyclopedia
Vlkas, hungare Valkház estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Nové Zámky. La oficiala hungara nomo estis Nagy-Valkház (=Granda V.) ĝis 1899.
La vilaĝo situas en valo, laŭ maldekstra bordo de Žitavou, laŭ triara flankovojo. Nové Zámky troviĝas 20 km-ojn for.
La unua mencio devenis el 1221 en formo Wolcaz. Dum la historio formiĝis ankaŭ Kisvalkház (=Malgranda V.), kiu en 1570 senhomiĝis. En 1910 loĝis en la vilaĝo 484 da homoj (iomete la slovakoj estis pli). Ĝis 1919 la komunumo apartenis al Bars, al distrikto de Verebély, poste al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 ĝi aliĝis al Hungario laŭ unua Arbitracio de Vieno. Post la 2-a mondmilito la hungaroj senrajtiĝis laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 338 da homoj (327 slovakoj).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.