Vittorio Alfieri
From Wikipedia, the free encyclopedia
Vittorio ALFIERI naskiĝis en Asti (Piemonto) la 16-an de januaro 1749
Ĉi tiu artikolo bezonas poluradon, ĉar ĝi montras stilajn kaj/aŭ gramatikajn kaj/aŭ strukturajn problemojn, kiuj ne konformas al stilogvido.
La priskribo de la problemo troviĝas ĉi tie. Bonvolu ŝanĝi la enhavon por plibonigi la artikolon. |
Vittorio Alfieri | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Vittorio Alfieri | |||||
Naskiĝo | 16-an de januaro 1749 (1749-01-16) en Asti | ||||
Morto | 8-an de oktobro 1803 (1803-10-08) (54-jaraĝa) en Florenco | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | Korinfarkto vd | ||||
Tombo | Baziliko Santa Croce vd | ||||
Etno | Italoj vd | ||||
Lingvoj | itala • franca vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Sardio vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Dinastio | House of Alfieri vd | ||||
Patro | Antonio Amedeo Alfieri (en) vd | ||||
Patrino | Monica Maillard de Tournan (en) vd | ||||
Gefratoj | Giulia Alfieri (en) vd | ||||
Amkunulo | Louise de Stolberg-Gedern vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | dramaturgo teatra aktoro filozofo arthistoriisto tradukisto verkisto aktoro poeto aristokrato vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Agamemnon ❦ Antigone ❦ Saul ❦ Myrrha vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Dramisto, verkisto kaj poeto, li estis aŭtoro, interalie, de 21 tragedioj en senrimaj dekunusilabaj versoj, kiuj havas kiel kernan temon la liberon, la opozicion al tiraneco kaj la batalon de la unuopulo kontraŭ la destino.
De nobla familio, li entreprenis la soldatan karieron, kiu poste li forlasis netolerema al ĉiu aŭtoritata formo. Li longe vojaĝis tra tra euxropajn landojn, por koni kutimojn kaj kulturojn de iliaj popoloj. Samtempe li multe legis la verkojn de francaj kleristoj kaj kelkajn klasikajn aŭtorojn inter kiuj ĉefe “La vivoj” de Plutarco (Plutarko).
Laŭ la kutimo de la tiutempa piemonta nobelaro (al kiu li apartenis), Vittorio Alfieri havis kiel denaskan lingvon la piemontan dialekton, kaj duavice la francan; nur kiel plenkreskulo, kaj kun granda peno, li lernis la italan.
Li verkis dudek tragediojn, el tre gravaj "Saul" (Ŝaulo) en 1783, "Antigone" (Antìgona) en 1776 kaj "Mirra" (Mira) en1784.. Oni konsideras lin nepre la plej grandan italan tragediiston.
En la jaro 1775 li ludis la unuan tragedion en Torino (Italio). Poste, li definitive transloĝiĝis en Toskanion kaj fine en Florencon (kie li mortis). Sekve li verkis aliajn dudek tragediojn; inter la plej gravaj oni konsideras sendube “Ŝaulo” (1783), “Antigone” (1776) kaj "Mirra" (1784). Temo de tragedioj estas konflikto - ankaŭ de homaj sentoj plej interne kaŝitaj -inter tiraneco kaj libero, kiu manifestiĝas per reĝmortigo aŭ sinmortigo. La tragediojn de Alfieri oni taksas la plej grandajn de la tuta itala literaturo.
Krom la tramelogedio Abele, jen la ceteraj deksep tragedioj: en la jaro 1775 li verkis "Cleopatra" (Kleopatra), dum la jaroj 1775-1782 "Polinice" (Poliniĉe), "Filippo", "Agamènnone", "Oreste", "Virginia" (Virĝìnia), "Don Garzia", "Congiura de’ Pazzi" (Konĝiura de Paci), "Maria Stuarda", "Rosmunda", "Ottàvia", "Timoleone", "Mèrope", "Agide" (pron. A’ĝide), dum la jaro 1784 "Sofonisba" kaj dum la jaroj 1785-1789 "Bruto Unua" kaj "Bruto Dua".