![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/4/46/Ancient_Estonian_counties.svg/langeo-640px-Ancient_Estonian_counties.svg.png&w=640&q=50)
Virumaa
historia parto de la antikva pejzaĝo Livlando / From Wikipedia, the free encyclopedia
Virumaa aŭ distrikto Viru - historie ankaŭ malaltgermane kaj svede Wierland, por la germanaj baltoj formale altgermane Wirmland - estas historia parto de la antikva pejzaĝo Livlando en la plej nordorienta parto, kiu nuntempe konsistigas la nordorientan parton de la moderna ŝtato Estonio. Tie ĝi nun administre dividatas al la distriktoj Lääne-Virumaa, la pli okcidenta parto, kaj Ida-Virumaa, la orienta parto. La nomo estis aparte konata al la nordaj najbaroj finnoj, kulture aparte proksimaj al la estona lingvo kaj kulturo. Tial en la finna lingvo la nomo por la tuta moderna lando Estonio iĝis mallonge Viro (Estonio) aŭ plennome Viron tasavalta (Estona respubliko).
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/4/46/Ancient_Estonian_counties.svg/640px-Ancient_Estonian_counties.svg.png)
Estonio ĉirkaŭ la jaro 1200, Virumaa en viola koloro tute nordoriente
Por pli da informoj, rigardu la paĝojn de la modernaj distriktoj
- Lääne-Virumaa, la pli okcidenta parto,
- kaj Ida-Virumaa, la orienta parto.
- Kategorio Virumaa en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
![]() |
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri Estonio. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |